Uzanto:Keskastel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Post longa kabeiĝo mi rekomencis skribi en Esperanto. Mi esperas, ke mi ne tro forgesis. Korektu min, se mi eraros (kiel diris la papo Johano-Paŭlo la 2-a).

Mi malkovris la Esperantan Vikipedion per diskuto kun amiko, kiu jam provis partopreni je la franclingva sed baldaŭ rezignis konstatinte la malbonan etoson, kiu reĝas tie. Mi kontrolis, kaj konsentis, ke efektive sin trovas en tiu sito tro multe da ĉiosciantoj, kiuj sin opinias kompetentaj pri ĉiuj temoj kaj «neŭtraligas» ĉion, kio ne plaĉas al ili, eĉ se ili komprenas nenion en la afero. Krome, ŝajnas al mi, ke la fakto, ke ni devis lerni lingvon rezultigas, ke ni ne emas uzi ĝin stulte kaj la «vandaladoj» estas ege maloftaj. Tial mi preferis veni ĉi tien kaj ne doni laboron per miaj kontribuoj al la vandaloj kaj neŭtraligemuloj de la franca Vikipedio.

Koncerne la valoron de tiu projekto, mi legis sur la paĝo de eks-Vikipediano Vikipediisto:Tjeri la demandon: «Se vi bezonus fidindan informon pri io ajn, ĉu vi vere serĉus ĝin en vikipedio?» Mi diskutis kun profesiaj tradukistoj, kiuj asertis uzi ĝin ofte. Memkompreneble, se mi mem dezirus precizegan informon pri tre aparta detalo, mi konsultus fakan libron kaj ne Vikipedion... sed en tia kazo mi ankaŭ ne konsultus alian kaj pagendan enciklopedion. Mi jam diris, ke Vikipedio similas al restoracio, kie la gastoj rajtas kontroli, kiel laboras la kuiristoj; tio povas senapetitigi, sed estus iluzio kredi, ke alia restoracio estas pli bona, nur ĉar oni ne povas rigardi, kiel estas preparata la manĝaĵo.