Kvara Respubliko de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

La Kvara Respubliko de Francio (franclingve Quatrième République) estis la politika reĝimo de Francio ekde la 24-a de oktobro 1946 ĝis la 4-a de oktobro 1958.

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

La Kvara Respubliko aperis post la Dua mondmilito kaj la "Provizora Registaro" (Gouvernement Provisoire) de la generalo de Gaulle. Komence de la milito, la germanfavora reĝimo de Vichy forigis la Trian Respublikon por starigi diktaturon. Tial, necesis elpensi novan reĝimon post la malvenko de Germanio. Unua plano de konstitucio estis malakceptita per referendumo la 5-an de majo 1946. Ĝi proponis parlamentan reĝimon, kun nur unu parlamenta ĉambro. Sekve, dua Konstituanta Asembleo estis balotita la 2-an de junio kaj pripensis alian, duĉambran reĝimon : la Malalta Ĉambro (Nacia Asembleo) unue balotus leĝojn, kaj la Alta Ĉambro (la "Konsilio de la Respubliko", franclingve Conseil de la République), sendependa de la Nacia Asembleo, sekve ratifus ilin. Tia reĝimo estas klare parlamentema : la veran ekzekutivan potencon posedas la Konsiliprezidento (ĉefministro), ne la Prezidento, iom samkiel en Britio.

Tiu propono estis aprobita per referendumo la 13-an de oktobro 1946 kaj validiĝis la 24-an. Ekde tiam, oni konas tiun tekston kiel la "konstitucio de 1946".

Historio[redakti | redakti fonton]

La du prezidentoj de la Kvara Respubliko estis Vincent Auriol, antaŭa socialista ministro dum la Tria Respubliko, kaj René Coty, mezdekstrulo. Laŭ la konstitucio de tiu parlamenta reĝimo, la prezidento tamen ne havis gravan rolon : la efektivan ekzekutivon havis fakte la Konsiliprezidento, la estro de la registaro, kiu baziĝis sian legitimecon sur la politika plimulto ĉe la Asembleo. La voĉdona sistemo por baloti la deputitojn estis proporcia : tio plifaciligis la kreaĵon de multaj, malgrandaj politikaj partioj, kies senĉesaj aliancoj aŭ kontraŭaliancoj kaŭzis la falon de multnombraj registaroj. Laŭ kelkaj taksoj, la Kvara Respubliko spertis ministrajn krizojn averaĝe ĉiu 9 tagoj ! Tiu deprimita kaj nestabila etoso aliparte faciligis la plifortigon de ekstremaj aŭ demagogiaj politikistoj.

Paradokse, la registara nestabileco ne malrapidigis la ekonomian rekonstruadon de Francio, kiu estis senhava post kvar jaroj de germana okupacio. La ministroj, kiuj apenaŭ havis sufiĉan tempon por ekkoni iliajn dosierojn, fakte lasis la administradon de la lando al iliaj ĉefaj ŝtatoficistoj, kiuj sukcesis agadi efike. Okazis do la rekonstruo de la plej bazaj instalaĵoj (elektro, telefono, fervojoj, vojoj, ktp...) tiel rapide, kiel en la aliaj demokratioj de okcidenta Eŭropo (Unuiĝinta Reĝlando, Belgio...).

Falo[redakti | redakti fonton]

La Kvara Respubliko spertis la du ĉefajn senkoloniigajn krizojn en la historio de Francio : la Hindoĉina Milito (1945-1954) kaj la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954-1962). Tiu ĉi kaŭzis precipan gravan politikan krizon : oni petis la revenon de Charles de Gaulle al la registaro. La fama generalo tuj organizis la redakton de nova konstitucio en 1958, kiu ricevis kolosan aprobon per referendumo kaj validiĝis la 4-an de oktobro : tiel naskiĝis la Kvina Respubliko.

Ĉefaj realigoj de la Kvara Respubliko[redakti | redakti fonton]

La Kvara Respubliko faris plurajn gravajn decidojn dum sia nedaŭra historio:

prezidentoj[redakti | redakti fonton]

prezidento oficoperido
Vincent Auriol 1947–1954
René Coty 1954–1959

ministroprezidentoj[redakti | redakti fonton]

ministroprezidento ekofico partio
Paul Ramadier 22-a de januaro 1947 SFIO
Robert Schuman 24-a de novembro 1947 MRP
André Marie 26-a de julio 1948 Radicaŭ
Robert Schuman 5-a de Septembero 1948 MRP
Henri Queuille 11-a de Septembero 1948 Radicaŭ
Georges Bidault 28-a de oktobero 1949 MRP
Henri Queuille 2-a de julio 1950 Radicaŭ
René Pleven 12-a de julio 1950 UDSR
Henri Queuille 10-a de marto 1951 Radicaŭ
René Pleven 11-a de aŭgusto 1951 UDSR
Edgar Faure 20-a de januaro 1952 Radicaŭ
Antoine Pinay 8-a de marto 1952 CNIP
René Mayer 8-a de januaro 1953 Radicaŭ
Joseph Laniel 27-a de junio 1953 CNIP
Pierre Mendès-France 18-a de junio 1954 Radicaŭ
Edgar Faure 23-a de Februaro 1955 Radicaŭ
Guy Mollet 31-a de januaro 1956 SFIO
Maurice Bourgès-Maunoury 12-a de junio 1957 Radicaŭ
Félix Gaillard 6-a de novembro 1957 Radicaŭ
Pierre Pflimlin 13-a de majo 1958 MRP
Charles de Gaulle 1-a de junio 1958 UNR
8-a de januaro 1959

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]