Burgundoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La burgundoj estis orientĝermana tribo kiu probable elmigris de la kontinenta parto de Skandinavio al la insulo Bornholm, kies malnova nomo en la norena lingvo daŭre estis Burgundarholmr (la insulo de la burgundoj), kaj de tie al norda kaj poste okcidenta Mezeŭropo, de la regiono ĉe la riveroj Odro kaj Vistulo ĝis fine al sudorienta Gaŭlio kaj okcidenta Ĝermanio. Ilia lingvo, la burgunda lingvo, kiu formortis dum la 5-a jarcento, apartenas al la orientĝermana lingvaro.

En la antikva norena sagao Þorsteins saga Víkingssonar ("sagao pri Thorstein, filo de Viking"), la insulo ludas rolon. La anglosaksa traduko de la sagao, kiun posedis la angla reĝo Alfredo la Granda, uzas la nomon Burgenda land. La sveda poeto kaj frua mitologo Viktor Rydberg (18281895) asertis ke laŭ la frumezepoka teksto Vita Sigismundi pri la vivo de la legenda burgunda reĝo Sigismundo dum la 6-a jarcento, ke la burgundoj en Gaŭlio "tenis rakontajn tradiciojn pri sia skandinavia origino".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]