Étienne-Jules Marey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne-Jules Marey
Persona informo
Étienne-Jules Marey
Naskiĝo 5-an de marto 1830 (1830-03-05)
en Beaune
Morto 15-an de majo 1904 (1904-05-15) (74-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Étienne-Jules Marey
Profesio
Okupo inventistofotistokuracistofilmreĝisoro • fiziologo • sciencisto vd
Laborkampo fiziologiomedicinofotografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Étienne-Jules MAREY (naskiĝis la 5-an de marto 1830 en Beaune, mortis la 15-an de majo 1904 en Paris) estis franca sciencisto multfaka. En sia trejnado Mara estis kuracisto kaj specialiĝis ĉefe pri fiziologio. Studinte la movon de la vivantaj estaĵoj li estis unu el la fondintoj de biomeĥaniko; lia esplorado influis multajn kampojn, inkluzive de kardiologio, aviado, meĥaniko kaj fiziologio. Tamen, Marey estas plej konata kiel teknika pioniro pro sia inventado de scienca ekipaĵo kaj sciencaj aplikoj de fotarto, filmo kaj animacio, interalie multaj el liaj trovaĵoj utilis al artistoj kiel Marcel Duchamp por ties pentraĵo "Nudaĵo descendanta ŝtuparon". Liaj eksperimentoj kaj teknikoj kiujn li inventis havis grandan influon sur la evoluo de kinematografio. Marey estis membro de la Kolegio de Francio kaj la Franca Akademio de Sciencoj.

La asteroido 3456 Etiennemarey estis nomita en lia honoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li iĝis doktoro en Parizo en 1859. Por siaj studioj sur la movado, li inventis en 1882 la unuan Filmilon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Les inventeurs célèbres de Bourgogne, Olivier Grandjean, 2009
  • la franca vikipedio