Kristina (Svedio)
El Vikipedio
Kristina de Svedio (post sia katolikiĝo Maria Alexandra) (* 18-a de decembro 1626 en Stokholmo; † 19-a de aprilo 1689 en Romo), dua filino de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (1594–1632) kaj lia edzino Maria Eleonora von Brandenburg (1599–1655), estis reĝino de Svedio de 1632 ĝis 1654.
Kristina estis 6-jara kiam ŝia patro mortis en la batalo ĉe Lützen. Kiel 18-jara ŝi ekhavis la efektivan reĝo-potencon. En 1654 ŝi abdikis de la sveda trono. Ŝi konvertiĝis al katolikismo kaj iris al Romo.
| Antaŭe: | Reĝ(in)o de Svedio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Gustavo la 2-a Adolfo | 1632–1654 | Karolo la 10-a Gustavo |