Alcuinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alkvino el York (centro)

Alkvino (En la anglosaksa Ealhwine, Latine Alcuinus, 735-804) el York, estas Anglosaksa sciencisto kaj aŭtoro el la 8a jc. Laŭ la urbo, kie li mortis, foje li estas nomata Alkvino de Tours.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 735 Alkvino estis naskita en la Angla urbo York, kie en 778 li fariĝis bibliotekisto de l' fama biblioteko.

Li estis lerninto de Ethelbert de York. En 781, dum vojaĝo al Romo li renkontis en Parma Karolon la Grandan, kiu persvadis lin eklabori por li. Kaj efektive en 782, kune kun kelkaj samlandanoj, Alkvino iris el Anglio al la Franka Regno.

Karolo donis al li la regadon super pluraj abatejoj (interalie en Troyes kaj Ferrières). Li multe instruis, ankaŭ al Karolo mem, kaj al multaj el liaj infanoj kaj parencoj. En ĉi klera rondo pluraj alprenis kaŝnomon, Alkvino tie nomiĝis Flako (laŭ la fama Latina poeto Horacio).

Interkonsente kun Karolo, inter 790 kaj 793 li denove estis en Anglio, sed poste li restis daŭre en la Franka Regno. En 796 la abatejo de Sankta Marteno de Tours estis konfidita al li (tio ne implicas ke li mem aŭtomate estis mem benediktana monaĥo). Tie li multe kontribuis al la firmigo de l' observado de la reguloj kaj de la instruado; li formis tie grandan bibliotekon, precipe per kopiigado de famaj manuskriptoj el aliaj monaĥejoj, ekzemple el York, por tiea konservado (kaj uzado).

Depost 801 Alkvino kutime estis en Tours, kie li sin dediĉis ĉefe al studado de profana kaj de religia literaturo. Li mortis en Tours la 19-an de majo 804.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Alkvino estas centra figuro en la Karolida Renesanco. Li kontaktigis la Frankojn kun la Latina kulturo, kiu pluekzistadis ankoraŭ en Anglio. Lia ĉefa rolo estas en la disvastigo de kio liaepoke ankoraŭ restadis el literaturo de pli fruaj tempoj.

Vere originalaj ne estas liaj propraj verkaĵoj. Sed ja estis lia celo diskonigado, disvastigado.

Kiel ia "ministro pri instruado" de Karolo la Granda li igis konservi malnovajn tekstojn, organizis lernejojn, kontrolis la nivelon de l' instruado.

De li ni posedas kelkajn komentojn pri bibliaj libroj. Lia ĉefverko estas De fide sanctae et individuae Trinitatis (pri la sankta kaj nedividebla Triunuo), kie li multe pruntas el Aŭgustino.

Krom tio restas de li ĉirkaŭ 300 leteroj: grava fonto de informoj por tiu epoko.

Li ankaŭ postlasis kelkajn poemojn. Ankaŭ verkaĵojn por lernejoj, ekzemple gramatikon pri la Latina.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]