Paŭlo Orosio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

”En lia eta lumo ridas / tiu advokato de la kristanaj tempoj / de kies latino profitis Aŭgusteno.” (Dia Komedio Paradiso, kanto 10-a, linioj 118-120)

KRISTANAJ VERKISTOJ
“Paŭlo Orosio”
Paŭlo Orosio en miniaturo de la kodekso Saint-Epvre, 11-a jarcento.
nomo = Paŭlo Orosio
nacio = Romia
naskiĝolando = Brago (Portugalio)
naskiĝojaro = Ĉirkaŭ 383
mortodato = Ĉirkaŭ 420
aktiveco1 = Kristana presbitero
aktiveco2 = Verkisto, apologiulo, historiisto
apartaĵo = Kunlaboranto de Sankta Aŭgusteno de Hipono
precipa verko = "Historiarum adversos paganos libri VII" kiu devis servi kiel historiografia komplemento de la aŭgustena verko “De Civitate Dei

Paulo Orosio (ilatine: Paulus Orosius; Brago, ĉirkaŭ 383 – ĉirkaŭ 420) estis romia sacerdoto, historiisto kaj apologiulo, disĉiplo kaj kunlaboranto de Sankta Aŭgusteno de Hipono. Invitite de ĉi tiu lasta, Orosio verkis Historiarum adversos paganos libri VII (Sep libroj pri la historio kontraŭ paganoj) kiu devis servi kiel historia kompletigo de De civitate Dei (La Civito de Dio) de sia majstro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Orisio eble naskiĝis en Bracara, nun Brago, en Portugalio, inter la jaroj 375 kaj 385. Per la nomo “Paŭlus” (Paŭlo) estis konita nur ekde 8-a jarcento (kaj iuj kritikistoj ĝin konsideras kontestebla. [1]. Ĉar li junaĝe sin konsekris al la servo de sia Dio, ĵus ordinita pastro, foriris al Afriko en 413 aŭ en 414. La motivo de la forlaso de la naskiĝa lando ne estas konata, li nur sciigas ke tio okazis "sine voluntate, sine necessitate, sine consensu" (sen sia volo, sen neceso, sen konsento (en Commonitorium, I).

Li iris ĉe Aŭgusteno en Hipono, por lin demandi klarigojn pri iuj punktoj de la kristana doktrino koncerne la animon kaj ties originon, punktoj pridiskutataj de sekvuloj de Prisciliano. En 414 Orosio pretigis por Aŭgusteno Commonitorium de errore Priscillianistarum et Origenistarum (vidu en Patrologia Latina, eld. Migne, XXXI, 1211-16; ankaŭ en Priscilliani quae supersunt, kaj en Schepss, en "Corpus script. eccl. lat.", Vieno, 1889, XVIII, p. 149. kaj ss.) al kiu Aŭgusteno kontraŭ ili rebatis per sia Ad Orosium contra Priscillianistas et Origenistas. Por trovi respondon pri tiuj problemoj koncerne la animon kaj ties originon, Orosio, konsilite de Aŭgusteno (Epist. CLXVI), foriris al Palestino, ĉe Sankta Hieronimo.

Pelagio tiam estas provanta disvastigi siajn doktrinojn, juĝatajn herezajn, kaj Orosio helpis sanktan Hieronimon kaj aliajn en la lukto konstraŭ tiun herezon. En 415 Johano episkopo de Jerusalemo, dekomence favora al la dokrino de Origeno kaj influita de Pelagio, koncilie kolektis la pastrojn ĝuste en Jerusalemo. Dum tiu koncilio Orosio dialektike atakis la instruaĵojn de Pelagio. Sed, ĉar Pelagio deklaris ke mem “kredis ke la homo ne povas atingi la perfektecon kaj eviti fali en la pekon sen la helpo de Dio, Johano ne lin kondamnis, male decidis ke liaj kontraŭuloj devintus subteni siajn tezojn antaŭ papo Inocento la 1-a. Pro sia opono al Pelagio, Orosio ekkontrastis kun jerusalema episkopo Johano, kiu lin akuzis pri jena tezo: la homo ne povas eviti mortan pekon ankaŭ se helpata de Dio (kio estus vera herezo, sed fora el la peso de Orosio).

Responde al tiu akuzo, Orosio verkis sian Liber apologeticus contra Pelagium de Arbitrii libertate (Patrologia Latina, XXXI, 1173-1212; Orosii opera, eld. Zangemeister, kaj "Corpus script. eccl. lat.", V, Vieno, 1882), en kiu faras detalan raporton pri Koncilio de Diospolis de 415 kaj pritraktas precize kaj korekte la du precipajn problemojn contra Pelagium: a)la ebleco de la libera arbitrio en la homo kaj b) la kristana perfekteco kiam oni faras la dian volon en tiu ĉi tero.

En la printempo de 416 Orosio forlasis Palestinon por reveni ĉe Aŭgustenon en Afriko kaj de tie reveni sian landon. Li portis kun si leteron de Hieronimo (Epist. 84) al Aŭgusteno, kune kun du eseojn de la gaŭlaj episkopoj Hero kaj Lazaro kiuj en Palestino estis batalantoj kontraŭ la doktrinoj de Pelagio (vidu: Aŭgusteno, Epist. 175). Krome li kunportis la relikvojn ĵus malkovritajn de protomartiro Stefano kaj latinlingvan leteron de la presbitero Lukiano kiu ilin estis malkovrinta (vidu ĉe Genadio, De Viris Illustribus, XXXI, XLVI, XLVII, eel. Czapla, Münster, 1898, 87-89, 104). Post mallonga restado ĉe Aŭgusteno en Hipono, Orosio rekomencis vojaĝi, sed atinginte Minorkon kaj informite pri la militoj kaj disrabadoj efektivigitaj de Vandaloj revenis al Afriko. La relikvoj de Sankta Stefano kiujn Orosio estis lasinta en Minorko, poste fariĝos objekto de granda devoteco en Gaŭlujo kaj Hispanio.[2]

Orosio, do, revenis al Afriko kaj, puŝite de Aŭgusteno, verkis la unuan universan kristanan historion: Historiarum adversus paganos libri VII[3] (Patrologia Latina, XXXI, 663 - 1174 aŭOrosii opera, eld. Zangemeister, en "Corpus script. eccl. lat.", V, Vieno, 1882), elpensitaj kiel komplemento de De civitate Dei, aparte de ties la 3-a libro, en kiu Aŭgusteno pruvas ke la Romia Imperio suferis pro diversaj kontraŭbonaĵoj kaj antaŭe kaj poste la solidiĝo de Kristanismo kiel “religio lica” kaj oficiala, kontraŭ la pagana tezo laŭ kiu la forlaso de la romaj dioj estus la kaŭzo de la malfortiĝo de la imperio kaj plonĝo sur ĝin de malfeliĉaĵoj.

Mapa skizo pri la vojaĝoj de Orosio (el verko "Paolo Orosio” de Torres Rodríguez).

Aŭgusteno deziris ke tio estus pruvata en aparta verko analizanta komplete la historion de ĉiuj popoloj de la antikveco, kaj per la fundamenta ideo laŭ kiu Dio determinas la destinojn de la nacioj. Subase de tiu teorio, du imperioj precipe estre regis la mondon: Babilonio oriente kaj Romo okcidente. Romo estis ricevinta la heredaĵon de Babilonio pere de la imperioj makedona antaŭe kaj kartaga poste. Tiel en la verko estas subtenate ke ekzistis kvar imperioj en la historio: ideo vaste akceptita dum mezepoko. La unua libro mallonge priskribas la mondon kaj skizas la historion ekde la Diluvo ĝis la fondo de Romo; la dua liveras la historion de Romo ĝis la disrabado de la urbo verke de Gaŭloj, de Persujo ĝis Kiro la 2-a kaj de Grekio ĝis la batalo de Kunaksa; la tria okupiĝas precipe pri la makedona imperio gvidita de Aleksandro la Granda kaj ties posteuloj, kaj pri la samtempa romia historio; la kvara pritraktas la historion de Romo ĝis la detruo de Kartago; la lastaj tri libroj retenas la leganton sur la romian historion, ekde la detruo de Kartago ĝis la tagoj de la aŭtoro.

La verko finfinita en la 418, montras la signojn de certa hasto. Krom de la Sanktaj Skriboj kaj de Kroniko de Eŭsebio de Cezareo revizita de Sankta Hieronimo, Orosio profitis kiel fontoj ankaŭ de Livio, Eutropio, Julio Cezaro, Gajo Suetonio Tranqvilo, Floro kaj Justino martiro. Konforme al la apologia stilo estas priskribitaj ĉiuj katastrofoj suferitaj de la diversaj popoloj. Kvankam supraĵa kaj fragmenta, la verko konsiderendas grava pro la fakto ke ĝi entenas informojn pri la periodo post 378 post Kristo.

Tiu “Historiae adversus paganos” estis vaste utiligita dum al la tuta mezepoko kiel historia kompendio. Ĝi nin alvenis per preskaŭ 200 manuskriptoj. Alvenis al niaj tagoj ankaŭ anglasaksa traduko atribuita al la reĝo Alfredo la Granda, konita kiel anglosaksa Orosio (el. H. Sweet, Londra, 1843); Estas konataja ankaŭ tradukoj al diversaj vulgaraj lingvoj, tutaj kaj partaj (itala, katana, aragona)...

Verkoj de Orosio[redakti | redakti fonton]

  • Commonitorium sive Consultatio de errore Priscillianistarum et Origenistarum
  • Historiae adversum paganos
  • Liber apologeticus contra Pelagianos

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopediazorge de Adolf Lippold). Mondadori, Milano, 1976 (represo. 2001).
  • Fabbrini, Fabrizio. Paolo Orosio: uno storico, Roma: Edizioni di storia e letteratura, 1979, 433 paĝoj.
  • Antonio Marchetta, Orosio e Ataulfo nell-ideologia dei rapporti romano-barbarici. Romae, 1987.
  • Josep Vilella, "Biografía crítica de Orosio" in Jahrbuch für Antike und Christentum vol. 43 (2000) p. 94-121.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: Ettore Paratore, Storia della Letteratura Latina dell'Età Imperiale, Milano, BUR Biblioteca Universale Rizzoli, 1992, p. 324, ISBN 88-17-11253-4.
  2. Pri la konvertiĝo de judoj, pere de tiuj religvoj, vidu Severo, De virtutibus ad conversionem Judaeorum in Minoricensi Insula factis, (Patrologia Latina, XLI, 821-32).
  3. Tiu verko estis la unika prihistoria libro, latine skribita, konita de la islama mondo laŭlonge de la tuta miljaro sinsekva. Portita kiel oficiala donaco al Kordovo por Kalifo al-Hakam II ibn Abd al-Rahman, ĝi estis tradukita al la al-Andalus danke al kunlaboro de kristano kaj islamano. Ĝi estis la libro el kiu kaptis preskaŭ ĉiujn informojn utilajn por skizi la historion de la mondo latina-eŭropa, la granda historiisto kaj filozofo Ibn Khaldun.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe commons [4] videblas bildoj pri Paŭlo Orosio.
  • [5] Itallingvaj pensoj de Paŭlo Orosio.