La Civito de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ VERKOJ
“LA CIVITO DE DIO”
Mimiatura franclingva presaĵo de laCivito de Dio.
titolo origina = De civitate Dei
aŭ = La Civito de Dio kontraŭ la paganoj (De civitate Dei contra Paganos)
aŭtoro = Aŭgusteno de Hipono
epoko = 5-a jarcento
ĝenro = traktato
temo = filozofio, religio
lingvo =latina
medio = malfrua romia okcidenta imperio
influo = konstantega en la kristana okcidenta kulturo

La Civito de Dio (latinlingve: De Civitate Dei, aŭ ankaŭ De Civitate Dei contra Paganos = Pri la civito de Dio kontraŭ la papagoj) estas latinlingva dudekdulibra filozofia eseo verkita de Sankta Aŭgusteno de Hipono inter la jaroj 413 kaj 426; Aŭgusteno verkis la unuajn dekojn librojn celante defendi kristanismon kontraŭ paganoj kaj analizi tiuepokaj sociajn-politikajn problemojn, en la aliaj dekdu libroj, male, li pritraktas la posthistorian savon de la homo.

La latina termino civitas ne devus esti tradukita per tiu de “urbo”, ĉar estas subintencata la koncepto pri civitaneco, eĉ pri spirita kondiĉo en kiu estas riskata la postviva savo aŭ la damniĝo de ĉiu homo.

La traktato reprezentas apologion pri kaj kristanismo kompare kun la civilizo de la pagana kaj en ĝi estas trataktaj argumentoj kiel Dio, martiriĝo, hebreismo kaj aliajn temojn koncernantajn la kristanan filozofion.

La verko[redakti | redakti fonton]

Genezo de la verko[redakti | redakti fonton]

La verko naskiĝas en delikata historia-politika kunteksto: la lanta defalo de la Okcident-Romia Imperio, ŝuldebla al la oftaj barbaraj invadoj, ĉi-kaze de la visigotoj de Alariko la 1-a, kiuj daŭris laŭlonge de la tuta 5-a jarcento. La nekomuna okazaĵo de la kapto de Romo (410 instigas pripensi, tiel ke Aŭgusteno en 413 ekengaĝiĝis en entrepreno kiu daŭros ĝis 426 kaj fariĝis unu el la pilastroj de la okcidenta kulturo krom ĉefverko de ĉiuj tempoj.

Kristanismo estis tuj dekomence de paganoj akuzita pri kaŭzo de moliĝo de la solidaj moralaj bazoj de la imperio kiu estus elmetinta tiun lastan al la penetradoj de barbaroj: de unu flanko kristanismo estis kreinta amplekson da valoroj malaj al tiu paganaj, aliflanke, kaj estas la plej influa detruilo, la kaŭzo de la defalo de la imperio estas serĉenda en la politika fragileco de la regantaj fortoj.

Aŭgusteno priskribas pesimisme la morojn kaj ĝenerale la vivon de paganaj konduto, tute fora el la volo de la Kreinto: Paganismo estas lernejo de malmoralo, do ĝi estus la kaŭzo de moliĝo de la antikvaj moroj. Li ekzamenas la paganajn diojn elstarigante ilian malmoralan konduton kiu kuntrenas la homojn la samon fari.

Aŭgusteno ekzaltas la dignecon de la homo, bildo de Dio kaj destinita al la kunvivo kun Dio.

La homa kulpo (de Adamo kaj Evo kaj iliaj imitantoj) trovas elaĉeton en Kristo, kun kiu ĉiuj estas alvokataj vivi. La historia fluo do havas transcendan celon!

Koncepto pri historio kaj malsameco de la “civitoj”[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno troviĝis en la neceso repridiskuti la koncepton pri historio heredita, interalie, de Eŭsebio de Cezareo laŭ kiu la romia imperio estis iusence speco de dia regno sur la tero. Laŭ Aŭgusteno la Dia Regno nenimaniere similas al teraj regnoj: fakte, la penso de Eŭsebio estas dementita de la disrabado de Romo (410). [1] La verko aperas kiel la unua provo konstrui organikan vizion pri la historio vidpunkte de kristanismo kaj de eskatologia destino de la homo. Per tiu vidpunkto Aŭgusteno rebatas akuzojn de la pagana socio kontraŭ la kristanaro: Aŭgusteno asertas ke la homa vivo estas dominata de la fundamenta alternativo intervivi laŭ la karno kaj vivi laŭ la spirito: esenca kaj unika alternativo! Ĝi disvolviĝas kaj dividiĝas laŭ du civitoj: la Civito Tera, nome la civito la karno, la civito de la diablo, simbole fundita de Kaino kaj kiu estas Babilonio, kaj la Civito de Dio, nome la civito de la spirito, la civito simbole fundita de Abelo. Gravas rimarki la biblian simbologion en kiu Kaino estas terkulturisto kaj kiel tia ligita al la tero, ĝin li devas igi sia por havigi al si el ĝi gajnon, Abelo, male, estas paŝtisto, profitas de la tero sed al ĝi ne estas ligita ĉar li pasas tra ĝi kaj en ĝi ne fiksiĝas, eĉ li tendencas, iamaniere, al celo pli ŝatinda kaj fruktodona: la ĉielo.

”La amo al si intensigita ĝis la malŝato pri Dio, generas la civito teran; la amo al Dio intensigita ĝis la malŝato pri si mem generas la ĉielon civiton. Tiu aspiras al la gloro ĉe la homoj, tiu ĉi antaŭmetas super ĉio la gloron de Dio. [...] La civitanoj de la Tera Civito estas kaptita de stulta superrega avido kiu enkondukas submeti la aliajn; la civitanoj de la Ĉiela Civito sin donas unu al la alia laŭserve de karito kaj obeeme respektas la devojn de la sociaj preceptoj”.[2]

“Neniu civito superas la alian. En la historio, fakte, la du civitoj estas miksitaj kaj neniam separataj, kvazaŭ la homo vivus samtempe en la unua kaj en la dua. Estas tasko de tiu lasta elekti por kiu flanko partianiĝi. La homo troviĝas centre de du civitoj kaj nur la universala fina lasta juĝo povas separi definitive la beatulojn el la pekuloj”.

“Ĉiu homo povas kompreni al kiu civito mem apartenas pri demandante tion al sia konscienco”.

Aŭgusteno, koresponde al la ses tagoj (hexaemeron) de la kreado, distingas ses historiajn periodojn:

Tiuj tempaj periodoj servas precipe por substreki la direkton de la tempo-fluo kaj ties celon.

Aparte en la antaŭepilogo de la (Pri) "Civito de Dio” (XXII, 30, 5), Aŭgusteno plieksplikas sian penson:[3]

En sia penso li reasertas, tio devenigante el la Skriboj, koncepton pri tempofluo ne plu cikla kiel en grekaj filozofoj, sed linia kaj universala en kiu greftiĝas la Providenco, kiu gvidas la kreitulojn al ties destino respektante la homan liberon. Tiu koncepto ricevas per Aŭgusteno konseron el la historio (precipe biblia) kaj el la filozofio.

Li altiras ene de sia lingvaĵo, rilate la prisavan koncepton, iom destinisman: por refuti Pelagianismon, kiu lokigis la savon en la meritoj akiritaj per la bonagado de la kristana kredanto, Aŭgusteno volas ekzalti la potencon de la Graco, nome de libera elekto de Dio: la homo ne povas sin savi per la bonaj agadoj sed pro tio ke li estis investita de la Dia Graco. [4]

Bibliaj referencoj[redakti | redakti fonton]

La Civito de Dio mezstaras inter la spekulativado platona kaj la ekzegeza metodo tradicie aplikata al la Biblio, parte laŭlitera parte laŭalegorie.[5] Oni ĉerpas en la libroj de la Genezo, Samuelo, Kohelet, Danielo, Psalmo, Jesaja, Malakio kaj estas abunde citata la Nova Testamento kun aparta atento al la Evangelio laŭ Johano, al la Epistolo al la Romanoj kaj al la Apokalipso.

Manoskripto de La Civito de Dio, de 1470.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ([Eusèbe de Césarée, La Théologie politique de l'Empire chrétien, Louanges de Constantin (Triakontaétérikos), trad. Pierre Maraval, Paris, Cerf, 2001]
  2. De civitate Dei, XIV, 28.
  3. XX, 30, 5.
  4. Tiuj esprimoj de Aŭgusteno estis tre malsame interpretitaj kaj originis grandajn diskutojn inter la estontaj teologoj. Vidu: pravigo. Certas, laŭ kristanismo, ke la savo estas frukto de la dia graco kaj de kunlaboro de la homo; sed ĉu eblas ne pendigi la bilancon pli al unu flanko sen damaĝi la alian?
  5. Vidu: La Civito de Dio XVII, 3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Latina Teksto de la “Civitate Dei” de Sankta Aŭguseno
  • [1] Itala integra versio de “De civitate Dei” (Pri la Civito de Dio)
  • [2] en la enreta katolika Cathpedia
  • [3] Angla versio de 2De civitate Dei”
  • [4] Franclingva versio de “De civitate Dei”
  • [5] Germanlingva versio de “De civitate Dei”
  • [6] LibriVox Anglalingve.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Étienne Gilson, Introduction à l'étude de saint Augustin, Vrin, Paris, 1989
  • Henri-Irénée Marrou, Saint Augustin et la fin de la culture antique, De Boccard, Paris, 5e édition, 1983, (ISBN 2-7018-0006-4).
  • Giuseppe Fidelibus, Pensare De-civitate, Studi sul De civitate Dei, Città Nuova, 2012, ISBN 978-88-311-3422-4.