Alariko la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alariko, bildo el enciklopedio Nordisk familjebok
Alariko estis ankaŭ pseŭdonimo de Amador Diaz, iama prezidanto de EAB.

Alariko la 1-a (naskita ĉirkaŭ 370, mortinta en 412) kaptis Romon en la jaro 410. Li estis reĝo de la visigotoj, la okcientaj gotoj.

Li servis kiel soldatestro de ne-romianaj romiaj soldatoj sub imperiestro Teodosio la 1-a. Post ties morto en 395 la trupoj ribelis kaj elektis Alarikon sia estro. Li atakis kaj elrabis partojn de Trakio, Makedonio kaj Grekio.

Kiam la romia stratego Flavio Stiliko haltigis sian iradon, li retiriĝis al la nordo de Epiro; post interkonsento kun imperiestro Honorio li ricevis la titolon de duko kaj de guberniestro de okupita Epiro.

En 401 li invadis Italion, sed post malvenkoj ĉe Pollenzo (en 402) kaj Verono (en 403) devis retiriĝi al Ilirio.

Ĉar Stiliko konsciis, ke ne eblas samtempe alfronti la plurajn malamikojn de Okcidenta Romio, li interkonsente kun la imperiestro traktadis kun Alariko kaj ofertis al li la prefektecon de Ilirio (en 407).

Post kiam Stiliko estis akuzita pro perfido kaj kondamnita al morto, Alariko en 408 denove invadis Italion kaj sieĝis Romon (kiu lastfoje estis sieĝata de gaŭloj en la 4-a jarcento a. K.). Li foriris ricevinte riĉan tributon de la senato.

Post rompo de interkonsento kun Honorio Alariko reiris al Latio, okupis Ostion kaj postulis, ke la senato eksigu Honorion kaj proklamu Priskon, la urbestron, nova imperiestro. La romia senato akceptis, kaj Prisko nomumis Alarikon ĉefgeneralo (magister militum).

Intertraktado kun Honorio ne fruktis, kaj la 24-an de aŭgusto 410 Alariko senpacienciĝis kaj elrabis Romon. Li detronigis sian marionetulon Prisko kaj malliberigis la fratinon de Honorio, Galla Placidia.

Kun riĉa rabaĵo Alariko foriris el Romo suden, intencante invadi Afrikon. Alveninte en Kalabrio li tamen subite malsaniĝis kaj mortis. Li estis entombigita kun siaj trezoroj en la fluejo de rivero Busento, proksime al urbo Cosenza.

Por konstrui la tombon necesis, ke sklavoj dumtempe ŝanĝu la fluon de la rivero. Tiujn sklavojn oni poste mortigis por certigi la sekretecon de la tombo. La aŭtentikeco de tiu entombigo estas duba.

Posteulo de Alariko estis lia parenco Ataulfo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Edward Gibbon, Historio de la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio, Ĉapitroj 37-38.
Antaŭe:
Atanariko
Reĝo de Regno Visigota
395 – 410
Poste:
Ataulfo

Galerio[redakti | redakti fonton]