Inocento la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PAPOI DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“Inocento la 1-a”
Inocento la 1-a.
nomo = Inocento la 1-a
naskiĝodato = ?
naskiĝolo = Albano Laziale
motodato = en Romo (12-a de marto) 417
entombigo = katakombo de Ponciano
tirolo = 40-a papo de la Katolika Eklezio
elektiĝo = 22-a de decembro 401
fino de la papado = kun la morto. 12-a de marto 417
antaŭulo = Anastazio la 1-a
posteulo = Papo Zosimo
apartajo = energie reasertis la unuarangecon de la roma eklezio. Kaj reasertis la neceson de la Krista Graco por atingi la savon kaj kondamnis Pelagianismon.

Sankta Inocento la 1-a, latine Innocentius , naskiĝis en nekonata dato kaj mortis en Romo 417. Li estis papo de 402 ĝis sia morto. Laŭ Sankta Hieronimo, li estis filo de papo Anastazio la 1-a. Li regis la Eklezion dum periodo aparte malfacila por Romo kiu eltenis la sieĝon kaj disrabadon de Romo flanke de Alariko la 1-a reĝo de Visigotoj la (23.an de 410).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol esti levita al la katedro de Petro, malmulte li lasis da spuroj pri sia vivo. Laŭ la Liber Pontificalis li originis el Albano Laziale kaj lia patro nomiĝis Inocento, dum laŭ samtempulo Sankta Hieronimo, lia patro estis papo Anastasio la 1-a (li do naskiĝus antaŭ ol lia patro estos ordinita. Li kreskis inter la klerikaro deĵorante ene de la Eklezio. Post la morto de papo Anastazio (decembron 401. li estis unuanime elektita episkopo de Romo flanke de la klerikaro kaj popolo.

Doktrino kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Nemulte oni scias pri liaj aktivecoj ekleziaj en Romo. Li rekuperis diversajn preĝejojn en Romo antaŭe regatajn de Novacianoj (adherantoj al la sekto de la kontraŭpapa Novaciano) [1] kaj forpeligis el Romo fotinanon Markon. Drasta edikto kiun imperiestro Honorio promulgis el Romo (februare 407) kontraŭ manikeoj, kaj prisciliananoj[2] , estis antaŭe definita akorde kun li.

Danke al la prodigemo de Vestina, riĉa roma matrono, Inocento sukcesis konstruigi kaj riĉege beligi preĝejon dediĉitan al la sanktuloj Gervazio kaj Protazio (kardinala titolo: -Titulus Vestinae)), kiu ankoraŭ nune ekzistas, dediĉita nun al Sankta Vitalo.

Rilate la eklezian disciplinon, Inocento asertis energie la bazan principon laŭ kiu ĉiuj eklezioj devas unuformiĝi al la doktrino kaj al la doktrinaj tradicioj de la Eklezio de Romo. [3]. Liaj pridoktrinaj intervenoj koncernas aparte la liturgion kaj la sakramentojn, kaj, krome, ne rezignis profiti de ĉiu oportuno por konservi kaj etendigi la aŭtoritaton de la roma sidejo kia lasta instanco ĉe kiu glatigi ĉiujn disputojn. Ekde la komneciĝo de sia papado, Inocento sintenis kiel ĉefo de la tuta Eklezio, kaj okcidenta kaj orienta. En tiu vesto oficiale li kondamnis Pelagianismon.

Epistoloj[redakti | redakti fonton]

Lia zorgemo pri ĉiuj eklezioj estas atestata de la multaj leteroj sendita al diversaj episkopoj. Tridekses el tiuj formas unuan nukleon de la kanonaj kolektoj, aŭ enciklikaj epistoloj, kiuj estas integra parto de la ordinara instruofico de la papoj.

En la letero (de nun: epistolo) per kiu li informis pri sia elektiĝo al la katedro de Romo, li konfirmis al ĉefepiskopo Anisio el Saloniko la privilegiojn allasitajn de la antaŭaj papoj. Kiam, fakte, Orienta Ilirio estis aneksita al la administrado de la Romia orienta imperio (379), papo Damaso la 1-a volis ke estu konservitaj la antikvaj privilegioj sur tiuj landoj, kaj ties posteulo papo Siricio privilegie estis allasinta al la ĉefepiskopo de Saloniko la rajton konsekri la episkopojn de tiu Lando. Tiuj prerogativoj estis, do, plu konfermitaj de papo Inocento la 1-a (Ep. I) kiu, en sinsekva epistolo (Ep. XIII, 17-a de junio 412), asignis la superan administradon de la diocezoj de la Orienta Ilirio al la ĉefepiskopo de Saloniko, Rufo, kiel reprezentanto de la Eklezio de Romo. El tio la ĉefepiskopoj de Saloniko estos konsiderataj vikarioj de la papoj.

En la 15-a de februaro 404, Inocento sendis gravan informon al Vitrizio episkopo de Rouen (Ep. II), kiu estis metinta al lia atento serion da disciplinaj problemoj. La pridiskutataj punktoj koncernis la konsekron de episkopoj, la akcepton en la klerika rango kaj la ordinadojn, diskutojn inter klerikoj, kazojn en kiuj la gravaj problemoj (causae majores) devintus pasi el la episkopaj tribunaloj al la Diocezo de Romo, celibaton, la enkleziigon de Novacianoj kaj Donatistojn konvertiĝintajn al la Katolika Eklezio, monaĥojn kaj monahinojn. Ĝenerale, la papo indikis la disciplinon de la roma Eklezio kiel obeindan normon por ĉiuj episkopoj. Li do sendis similajn komunikaĵon al la hispanaj episkopoj (Ep. III), inter kiuj jam prezentiĝis malfacilaĵoj, aparte pro ĉeesto de Prisciliaj episkopoj. Inocento la 1-a diktis normojn pri tiu kazo kaj reguligis aliajn disciplinajn aferojn.

Similhavaj, disciplintemaj aŭ decidhavaj rilate gravajn problemojn, epistoloj estis senditaj al Esuperio episkopo de Tuluzo (Ep. VI), al la episkopoj de Makedonio (Ep. XVII), al Decencio episkopo de Gubbio (Ep. XXV) kaj al Feliĉo episkopo de Nocera Inferiore-Sarno (Ep. XXXVIII). Leteroj malplilongaj estis senditaj al multaj aliaj episkopoj, inter kiuj al Maksimo kaj Severo, britaj episkopoj: al ili li preskribis ke tiuj presbiteroj kiuj, jam ordinitaj, estis generintaj infanojn, estu forigitaj al la sankta ofico (Ep. XXXIX).

Okupo kaj disrabado de Romo (410)[redakti | redakti fonton]

La sieĝo kaj disrabado de Romo (410) flanke de Visigotoj de Alariko (408-410) okazis dum la papado de Inocento la 1-a. Temis pri tragika evento kiu kunligiĝis kun la profundaj motivoj de la malforteco de la Imperio, defendita jam de nur intermitaj kaj senordemaj personaj intervenoj de pli/malpli kuraĝaj generaloj, kaj regata de imperiestroj kiel Honorio, kiu, el sia rifuĝo en Raveno, neniam sin montris adekvata al la situacio sed kiu, male, sarĝis, je la devo defendi la Ŝtaton, la roman senaton, kiu havis nek povon nek monon. [4]. Kiam dum la unua sieĝo, la ĉefo de la barbaroj estis deklarinta ke mem pretas ritiriĝis kondiĉe ke la romianoj allasu honoran pacon, senata delegacio iris kontakti Honorion en Raveno por provi, se eblis, prinegoci la pacon inter li kaj Visigotoj. Ankaŭ Inocento la 1-a unuiĝis al tiu delegacio. Sed ĉiuj streboj por favori la pacon estis senrezultaj. La barbaroj rekomencis la sieĝon, kaj 24-an de aŭgusto de 410 penetris Romon. Laŭ historiisto Zosimo, la damaĝoj provokitaj pro la pesto kaj malsatego estis akre teruraj dum la dia helpo ŝajnis tiom fora ke estis permesite al la senatanoj reprocesii, laŭ la tradicio de papanoj, al Kapitolo laŭpropone de senatano Gabinio Barbaro Pompeiano[5]

La papo kaj aliaj delegitoj ne sukcesis, ĉiukaze, reveni urbon, kiu estis sieĝata. Tamen la falo de Romo, rakontita de Sankta Aŭgusteno de Hipono kaj de Sankta Hieronimo, ne signis la finon de la papa aŭtoritato, kiu male eliris el tiu katastrofo pli ol honore. Ŝajnas fakte kredeble ke Alariko ([[[Arianismo|ariana]] kaj do kristana, ankaŭ se hereza) povis iamaniere akordiĝis kun la papo, se veras ke, kiel informas Ferdinand Gregorovius surbaze de tiamaj fontoj, “Alariko estis alasinta al siaj militistoj plenan liberon de disrabado, altrudinte, tamen, savi la vivon de la loĝantoj kaj respekti la preĝejojn kaj aparte la bazilikojn de la du apostoloj uzitajn de kristanoj kiel rifuĝolokojn” [6]

Johano Krizostomo[redakti | redakti fonton]

En [[403], kiam la bizanca imperiestro Arkadio forigis el la diocezaj sidejo kaj ofico, de Konstantinopolo, Johanon Krizostomon, Inocento energie protestis kaj sendis al la imperiestro siajn delegitojn kiuj tamen estis rifuzitaj, insultitaj kaj enkarcerigitaj. Krizostomo estis en akra kontrasto kun imperiestrino Eŭdokia kiu, incitita pro la predikoj koncernantaj sobrecon kaj ĝenerale kristajan virtojn, atakis la episkopon sur teologiaj problemoj akirante la apogon de patriarko de Aleksandrio, Teofilo. La sama Teofilo kunigis sinodon kiu seneloficigis Krizostomon, al kiu tamen ne mankis la subtenon de la papo kiu sin elmontris ĝis rompi la komunion kun la episkopoj apogantoj Teofilon. Krizostomo mortos el ekzilio en [407]].

(Ep. XI, XII). Inocento neniam rekonis la la nelaŭleĝan posteulan episkopon de Konstantinopolo, kaj pretendis ke la memoro de Krizostomo estu rehabilitita: kio okazis post la morto de Teofilo.

Origenistoj kaj Pelagianismo[redakti | redakti fonton]

La papa aŭtoritato estis alvokata el diversaj flankoj ankaŭ en la kontrastoj origenista kaj pelagianista.

Pelagio, monaĥo, verkisto kaj oratoro granderudicia naskiĝinta en Irlando, translokiĝis al Romo kie gajnis vastan sekvantaron subtenante ideojn kontraŭajn al la tradicia kredo kune nun la fidinda Celestio. Li instruis ke la origina peko estas sendamaĝa, ĉar la efikoj ne transiris al la descendantoj de Adamo kaj Eva, la unikaj responsuloj de tiu peko kaj la unikaj pagantoj pro la kulpo kiu restas nur persona. Kristo, do, ne elaĉetis nin el la peko rezultante tiel nur figuro je alta morala valoro. La homaro por sin savi devas, tial, nur praktiki severan personan asketon per kiu leviĝi per siaj fortoj kaj bonkonduto. La bapto, laŭ tiu vidpunkto, forstrekas neniun pekon ĉar tiu ne ekzistas en la novnaskitoj. Nur per niaj meritoj ni saviĝas sen iu ajn senpagaj helpoj de Kristo. Nome, Pelagio ignorigis aspektoj esencajn de la enkarniĝinta Difilo, sendepende de la rezultoj de la Adama peko.

Por rezisti kontraŭ tiu ruinigo de la tradicia doktrino enkampigis Sankta Aŭgusteno kaj Sankta hieronimo post kiam Pelagio sukcesis disvastigi siajn ideojn en Afriko kaj en la Proksima Oriento. Post esti kondamnita en 411 en sinodo de Kartago, Pelagio sukcesis obteni rehabiliton en la sinodo de Diospoli (Egiptio) en 415, sed sinsekvaj sinodoj, en Kartago kaj en Milevi (Algerio), oni konfirmis la kondamnon de 411. Aŭgusteno, tamen, deziris havigi konfirmon de la roma papo. Tiu respondas por certigi ke “ilia (de la sindoj) malgranda rivereto fontas el la sama fonto de kie fluas la abunda rivero de la sana doktrino” (Ep XXVIII, XVII), Inocento senhezite reasertas ke ĉiuj eklezioj devas unuformiĝi al la doktrino de roma eklezio.

La sinsekvan januaron de 417 la papo kondamnis oficiale la doktrinon de Pelagio; kaj Aŭgusteno, plenkontenta, ekkrie skribis: “Romo locuta, causa finita” (Romo parolinta, diskuto finiĝinta).

Inocento la 1-a mortis en Romo la 12-an de marto de 417. Laŭ la Liber Pontificalis li estis entombigita en la katakombo de Pomciano sur la vojo Portuensa, kune kun lia patro kaj antaŭulo Anastazio la 1-a.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Memoro pri Sankta Inocento estas celebrata la 28-a de julio.

El la Roma Martirologio oni legas: “28-a de julio – En Romo, en la enterigejo de Pomciano, sepultado de Inocento la 1-a papo kiu defendis Johanon Krizostomon kaj aprobis Aŭgustenon”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la “Eklezia Historio” de Skolastika Sokrato, VII, II”,
  2. Vidu: Codex Theodosianus, XVI, 5, 40.
  3. Ambrogio M. Piazzoni, Storia delle elezioni pontificie, Casale Monferrato (AL), Edizioni Piemme S.p.A., 2005. ISBN 88-384-1060-7. p. 42
  4. C. Rendina, p. 100. Vidu Bibliografion.
  5. Gabinio proponis riton naskiĝintan en pagana reĝimo, el si mem ne kontraŭkristanan. Ĉu Gabinio estis pagana aŭ kristana? Inocento la 1-a diras “kristana”, aliaj fontoj diras “pagana”. Tamen, la procesio ne okazis pro tio ke neniu senatano adheris.
  6. Vidu en Rendina, verko citita, p. 100.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Catholic Encyclopedia, Volume VIII. New York , Robert Appleton Company, 1910. Nihil obstat, 1 ottobre 1910. Remy Lafort, S.T.D., Censor. Imprimatur +Cardinale John Murphy Farley, Arcivescovo di New York;
  • Epistolae Pontificum Romanorum, eldono COUSTANT, I – Paris, 1721;
  • Jaffè, Regesta Romanorum Pontificorum, I (dua eldono), 44-49;
  • Liber Pontificalis, eldono Duchesne, I, 220-224;
  • germane Langen, Geschichte der römischen Kirche, I, 665-741;
  • germane Grisar, Geschichte Roms und der Päpste im Mittelalter, I, 59 seguenti, 284 Seguenti;
  • germane Wittig, Studien zur Geschichte des Papstes Innocenz I. und der Papstwahlen des V. Jahrh. in Tübinger Theol. Quartalschrift, 1902, 388-439;
  • germane Gebhardt, Die Bedeutung Innocenz I. für die Entwicklung der päpstlichen Gewalt, Leipzig, 1901;
  • Giovanni Sicari, Reliquie Insigni e "Corpi Santi" a Roma, collana Monografie Romane a cura dell'Alma Roma, 1998.
  • Claudio Rendina, I Papi. Storia e segreti, Roma, Newton & Compton, 1983

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]