Johano Krizostomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
S-ta Johano la Orbuŝa

Johano la OrbuŝaJohano Krizostomo (349 - 407, greke Ιωάννης ο Χρυσόστομος) estis episkopo de la 4-a kaj 5-a jarcentoj en Sirio kaj Konstantinopolo. Li estas konata pro elokventeco de siaj predikoj, kaj denuncado de misuzo de aŭtoritateco en la Eklezio kaj la Romia Imperio tiame.

En Antioĥio li baptiĝis, dekok-jara, en 372. Poste li estis monaĥo, kaj dum du jaroj ermito. En 381, do post naŭ jaroj, li diakoniĝis kaj en 386, pastriĝis. Dum dek du jaroj li predikadis en Antioĥio kaj sekve, de 398 ĝis 404, estis ĉefepiskopo de Konstantinopolo.

Tie li reformadis inter la klerikularo, riĉuloj kaj potenculoj. Tial oni persekutis, eksigis kaj ekzilis lin. Li mortis dumvojaĝe en sian duan ekzilejon, la 14an de Septembro 407, pro elĉerpiĝo, kion oni ja intencis. Liaj lastaj vortoj estis: "Dio estu laŭdegata pro ĉio!"

Li estas la aŭtoro de multaj eminentaj verkoj kaj majstro de la ekumena eklezio. Lia lingvaĵo estas fama pro sia helena beleco, pura klareco, potenca per metaforoj, kaj samtempe tre kortuŝa. Pro tio li ricevis la nomepiteton la Orbuŝala Orbuŝulo (greke ο Χρυσόστομος, Ĥrisostomos)

Cetere li ankaŭ estas tre konata pro «La dia liturgio de Johano la Orbuŝa»[1].

Referenco[redakti | redakti fonton]