Apostola Seĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La nomo Apostola Seĝo, ekde la Codex Iuris Canonici (CIC de 1917) (c. 7) sinonima vorto por Sankta Seĝo, estas uzata por la papo aŭ por la lianome agantaj partoj de la roma kurio (c. 361 CIC de 1983).

Historio[redakti | redakti fonton]

La origina signifo estis episkopaj katedroj fonditaj de apostoloj. Hodiaŭ la nocioj estas uzataj nur ankoraŭ por la katedro de Petro, do por la seĝo de la la episkopo de Romo. La lingvo tiel reprezentas la plej superan pastran potencon per la prabildoj de la reĝa kaj juĝista tronoj, kiuj aktualigas potenco-pretendon. La pozitiva rajto (c. 113 CIC de 1983) donas al la Apostola Seĝo rajtan subjektivecon pro ties kvalito kiel morala persono.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Tiu difino estas deklarita kiel dedukto el la Dia ordo. Tio signifas, ke en rajto-kulturo, kiu al la kreskinta nocio de jura persono donas centran posicion, tiu stato logike kaj eo ipso apartenas ankaŭ al la plej supera eklezia potenco.

La Apostola Seĝo estas ankaŭ la rajta subjekto de la havaĵo apartenanta al al plej supera eklezia estrado. La praktiko kaj la plimulto de la internaciaj rajto-instruoj agnoskas la Apostolan Seĝon ankaŭ kiel subjekto de la popol-rajto, ankaŭ apud la Vatikana Ŝtato estiĝinta en 1929.

La statuso de la Apostola Seĝo kiel subjekto de internacia juro baziĝas sur la kutima rajto, kiu evoluis en reala suvereneco ekde la Mezepoko. En la oficialaj interrilataj kun Uno estas fiksite, ke oni utiligu nur la nocion "Sankta Seĝo" (noto-interŝanĝo de la 29-a de oktobro 1957).

Grava signifo de la statuso de la Apostola Seĝo kiel subjekto de internacia juro estiĝas hodiaŭ el la zorgo por la tut-monda paco; aliflanke kritikantoj indikas ankaŭ la klopodojn de la vatikana diplomatio cele al helpo de pli konservativa politiko tutmonde, kiel okazis en polemiko pri la defendo de samseksemuloj, persekutataj en multaj landoj, fare de la Eŭropa Unio (sub francia prezidanteco) antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj en 2008.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Aymans-Mörsdorf 1, 131
  • H. Höck: Die Völkerrechtliche Stellung des Heiligen Stuhls (La statuso de la Sankta Seĝo en la internacia juro). Berlin 1975. (literaturo)
  • Handbuch des katholischen Kirchenrechts (Manlibro de la katolika eklezia juro). Regensburg 1983, 263s.
  • H. Oechslin: Die Völkerrechtssubjektivität des Apostolischen Stuhls und der katholischen Kirche (La Apostola Seĝo kaj la katolika eklezio kiel subjektoj de internacia juro). Freiburg im Breisgau, 1974.