Arnobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ VERKISTOJ
“ARNOBIO”
nomo = Arnobio
kromnomo = Arnobio la pli juna aŭ Arnobio el Sika Veneria
sekso = viro
naskiĝloko = Sicca Veneria ((El Kef en la hodiaŭa Tunizio)
naksiĝodato =
mortoloko =
mortojaro = 327
epoko = ĉevale de la 3-a kaj 4-a jarcentoj
aktiveco = retoro, filozofo
aktiveco2 = verkisto, apologiisto
nacio = afrika (romia)
verko = Adversus nationes (Kontraŭ la nacioj)
Arnobio

Arnobio estis verkisto de la 3a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri Arnobio oni posedas malmulte da informoj kiuj devenas de Sankta Jeronimo kiu (en Chronica ad annum; De viris illustribus, III, 79, 80; Letero 58), sciigas ke Arnobio[1]estis pagana retoro en Sicca Veneria (Sika Veneria) en la prokonsula Afriko kaj ke lin vizitis kiel disĉiplo Lucio Cecilio Firmiano Laktancio kaj ke li ankaŭ verkis ion kontraŭ la kristana religio.

Konvertiĝinte al kristanismo ĉe la fino de la 3-a jarcento danke al sonĝo, li petis la bapton por partopreni en la kristana komunumo. Tiucele por venki la dubojn de sia episkopo pri la sincereco de sia konvertiĝo, Arnobio ekverkis, tuj post la fino de la regno de Diokleciano (284313 kaj antaŭ la edikto de Milano, apologian kompilaĵon de sep libroj, Adversus gentes (Kontraŭ la popoloj), retitolita poste Adversus nationes (Kontraŭ la naciaj registaroj) en la plej antikva manuskripto al ni alveninta (de la 9-a jarcento. Kaj fine rezultis verko doktrine ankoraŭ ne impregnita de kristanismo, kvankam lingve alloga kaj fascina.

Temas pri libroj adresitaj al legantoj nesciaj pri la kristana kredo, kun stilo retora, literatura kaj redundanca sed ankaŭ, kiam bezonate, ironia kaj realeca. La unua kaj dua libroj prezentas la diecon de Jesuo kaj dian originon de la kristana religio – kiujn li konsideras akordaj kun la teorioj de la plej gravaj paganaj filozofoj, rimarkigante kristanajn tendencojn eĉ en Platono - kaj pritraktas teorion rilate la animo kaj refutas akuzojn de paganoj kontraŭ kristanismo ilin akuzante pri la tragedioj kiuj trafas la homaron; la tria, kvara kaj kvina libroj atakas la paganan mitologion juĝitan kontraŭdiran kaj kontraŭmoralan, liverante multvalorajn informojn pri la temploj, ritoj[2] kaj idoloj, pri kiuj Arnobio peze ironias; la libroj sesa kaj sepa defendas la kristanojn kontraŭ la akuzoj pri malpieco.

Malabundas referencoj al la Nova Testamento kaj surprizas la manko de citaĵoj el la Malnova Testamento, pri kiu li ne agnoskus la premisojn al la Nova; cetere, lia koncepto pri la kristana Dio estas abunde fremda el la hebrea koncepto pri Dio: devenas el Epikurismo la indiferenta nekomunikeco[3] inter li, Deus summus (Supera Dio), kaj ĉiuj ceteraj estaĵoj, inkluzive de la dioj, kiuj laŭ Arnobio reale ekzistas kvankam subordigite submetitaj al la Deus princeps (Precipa Dio).

Gnostika-platona derivaĵo notiĝas en la Arnobia koncepto pri la animo: ĝi estus materia kaj kreita de Demiurgo (II, 36); la homo estas “estaĵo blinda kiu ne konas sin mem”, sed lia konvinko pri la ĉeesto de la “dio” estas kunnaska spite de ĝia materieco (I, 33) ĉar la revelacio lin igis partoprenanto de la dia saĝo, kiu povas igi la animon senmorta pere de la dia graco, dum la animoj de la perdiĝintoj disolviĝas en la inferaj flamoj (II, 32 e 61).

Oni kutime kritikas (famaj estas la mokoj, lanĉitaj kontraŭ li kvazaŭ lia penso koincidus kun kristanismo, de Diderot kaj Voltaire) pro manko de kristana doktrina precizeco en la lia verko; aliaj lin rigardas indulgeme sciigante ke li formiĝis en pagana medio, kaj kristanismo ankoraŭ ne prezentis definitivan katekismon, krome ne klaris al kiu aŭtoritato estis ŝulda la tasko decidi doktrinajn dubojn, kiun lingvaĵon, certe el la pagana kulturo, uzi por esprimi la la kristanajn krederojn: ĉiuj taskoj de la venontaj jarcentoj. Tiu de Arnobio estas kristanismo de erudiciulo de la 3-a jarcento, kun kulturo ja jes kristaniĝanta sed ankoraŭ mergita en medio iom gnostika, iom platona, iom stoika aŭ epikura...

Arnobio estas citita de la itala verkisto Leonardo Sciascia en la romano Candido, ovvero un sogno fatto in Sicilia de 1977 (Kandido aŭ pri sonĝo sonĝita en Sicilio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

De Viris Illustribus

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erudiciuloj epitetas Arnobion per “mapli juna” por lin distingi de alia Arnobio, nome franca episkopo de la 5-a jarcento.
  2. Sen tiu verko de Arnobio mankus informoj pri la religiaj paganaj ritoj kaj ĝenerale pri la reagaj kondiĉoj de la pagana kulto en tiu epoko dekadenca antaŭ la antaŭeneniro de kritanismo
  3. Laŭ iuj nur konfuza nealirebleco al Dio, eble por substreki la monoteisman unikecon

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [1] Lainlingve “Adversus nationes”
  • «Arnòbio di Sicca (o il Vecchio)». In: Enciclopedia Biografica Universale, Roma: Istituto dell'Enciclopedia Italiana, Vol. I, 2007, ad vocem (on-line)
  • Germanlingva teksto de la “Adversus nationes” [2]
  • Katolikaj enciklpodeioj:
  • [3]
  • [4]
  • [5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]