Demiurgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Demiurgo en la antikva Grekujo estis laboristo sendependa, kaj jure libera kaj samtempe ne apartenanta al iu ajn kategorio. Lia prerogativo estis la praktikado, kun granda kompetenteco, de metio socie bezonata kaj aprezata, pro tio li ĝuis je aparta socia statuso pli enviinda ol la aliaj kategorioj (tetoj[1]). El tiu laborista funkcio, eble, la filozofoj inspiriĝis por doni nomon al kvazaŭ dia entaĵo kiu formis, laŭ iliaj vidpunktoj, kaj muldis la estaĵaron dresante kaj fleksante la originan mondan kaoson.

Leonvizaĝa Demiurgo en figurado de Bernard el Montfaucon.

En la antikva greka la vorto δημιουργός estas kunaĵo de δήμιος ("de la popolo") kaj έργον ("laboro", "laboraĵo"): temis, do, pri publika laboristo-metiisto.

Demiurgo laŭ la mitoj[redakti | redakti fonton]

La figuro de Demiurgo sen kiu “ne eblas ke ĉiu estaĵo havu komencon“ (Timeo, 28c) ne estas racipruve argumentita, sed enkondukita kiel versimila hipotezo. Temas alivorte pri mito, je kiu Platono, kaj aliaj, profitis por priskribi, intuiciige kaj preskaŭ imagige, anstataŭ per rigora demonstranta argumentado, aspekton de sia pensado aparte malfacile komunikebla kaj komprenigebla.

Demiurgo, “farinto kaj patro de la universo”, estas forto ordiganta, imitanta, mudlanta, transformanta, sed ne kreanta: Laŭ Platono, kiu rakontas pri mitoj, Demiurgo, iakvante, en ĝin stampante formon, vivigas la materion kaj ĝin igas animo de la kosmo.

Ankaŭ en la mitologio de la antikva Egiptujo, diaĵo taske similis al Demiurgo kiu, ĉi-kaze, el la origina oceano (Noum) devenigas, per kreo (sed ne el nenio), la estaĵaron al la vivo. Ĝi mem elfontiĝis al la ekzisto konsciiĝante pri sia ekzisto, kaj “kreas” per la penso kaj vorto. En ĉiu antikvegiptiaj kosmogonioj la demiurga rolo estas ludata de kelka loka diaĵo.

Figuro, kiu alproksimiĝas al Demiurgo platona, troviĝas ankaŭ en Hinduismo: en tiu ĉi elstaras Brahama, membro de la Trimurti, kun la tasko de kreanto de la universo. Sed ĝi mem ne estas eterna kvankam die agonta ĝis la tempoj de la tempoj.

Demiurgo laŭ filozofioj[redakti | redakti fonton]

Post la disvolviĝo de sia penso en forma de rigida dualismo inter la mondo de la ideoj kaj la mondo de la sense senteblaĵoj, Platono, en la Timeo, juĝis necese enkonduki principon unuigantan, nome la iu dieca farinto, kapablodotita justigi kaj superi tiun dualismon.

Al tiu dia artfarinto li donis la nomon Demiurgo, kiu en la platona filozofio funkcias kiel peranto inter la Ideoj kaj la Materio rompante la dualismon. La demiurgo konceptiĝas, tial, la inteligento projektanta, kun la ideoj kiel modelo, kaj realiganta kiel ilo.

La Platonaj ideoj estas eternaj, necesaj, kaj antaŭekzistas ĉiun tempan originon. Ili estas la objekto de la vera intelektago ĉar “puraj formoj”: ili, do, estas sengeneraciaj kaj senkoruptaj, malsame ol la mondo sensebla kiu estas generata kaj koruptebla.

La sense perceptebla mondo, submetita al la “fariĝado”, devas necese deveni el principo, ĉar ne estas generato nekaŭzata. Demiurgo, estante esence ligita al la ideo de Bono, ne povas ordigi se ne la plej perfektan el la eblaj mondoj. Spite de sia ligo al la Bono, Demiurgo estas kondiĉita al “ontologia minoritato” de la sense perceptebla mondo. Do, Demiurgo ne kreas el nenio (latine: ex nihilo), sed estas devigita limiĝi stampi la idean formon sur la materio antaŭekzistanta.

Iun funkcion, kiel diaĵo peranta en la sinsekvoj de la emanaĵoj kaj diaj manifestaĵoj, Demiurgo rolas ankaŭ en Novplatonismo (Plotino kaj lia Skolo).

La pridemiurga koncepto kaj kristanismo[redakti | redakti fonton]

Kristanismo renkontiĝis tuj kun helenismo, do ankaŭ kun tiu koncepto, kaj certe kun ĝi alfrontis la la unuavide similajn ideojn. Simila unuavide povas ŝajni la kristana ellaborado pri la Logoso, sed tiu ĉi en kristanismo prezentiĝas kiel Dio kaj aganto kune kun Dio samrajte (vidu la prologon de la evangelio de Johano). La Logoso ne agas kiel peranto inter Dio kaj la mondo ĉar tute dia. Dio kreas senperante, senpene, nur pervorte. Tiuj malsamecoj malhelpas pensi ke kristanismo ne helpiĝis per helenismo.

Demiurgo kaj gnostikismo[redakti | redakti fonton]

La plejgranda parto de gnostikaj sektoj agadis precipe en la kristana medio, teorigante ke la mondo estis kreita ne de Dio sed de eonoj kiuj siavice formis la pleromon.

La eonoj en multaj gnostikaj sistemoj prezentas la diversajn emanaĵojn de la plejalta Dio, konita ankaŭ per nowikiUno, aŭ Monado, aŭ Aion Teleos (Eono Perfekta), aŭ BythosProarkheArkhe (komenco). Tiu unua estulo, aperas siavice emanaĵo de la plej perfekta Dio, foje vira foje virina (ĉi-kaze indentigebla kun amo, vero, bono).

Kiam la eono nomata Sophia (Saĝo) emanis sian partneran eonon, tiam naskiĝis la Demiurgo, aŭ la duonkreanto (en iuj gnostikaj tekstoj ĝi estas nomata Yalda BaothRex Mundi (Reĝo de la mondo), estaĵo kiu neniam devintus ekzisti, fakte ĝi ne apartenis al la Pleromo. Tiam la Uno generis du eonojn, nome Kristo kaj la Sankta Spirito, por savi la homaron el la Demiurgo. Kristo prenis la formon de homa kreaĵo (Jesuo) por instrui al la homaro la vojon por atingi la gnozon: la reveno al la Pleromo.

Ankaŭ la evangelio de Judaso, la plejĵusa papirusa apokrifaĵo malkrovrita en Egiptujo, akirita kaj tradukigita iniciate de la National Geographic Society, mencias eonojn kaj parolas pri la instruoj de Jesuo rilate ilin (vidu en The Lost Gospel - enretan version de National Geographic, aŭ en [1] tekstojn koptalingvajn). Jesuo fajfas, ekzemple, laŭ pasaĵo de tiu evangelio, la disĉiplojn pro ilia preĝo adresita al diaĵo kiun ili kredas la vera Dio, kiu, male, vere estas la malbonfarinta Demiurgo.

La gnostikuloj, diritaj ofiti kaj naasenaj adoris serpenton ĉar, laŭ ilia interpreto pri Genezo 3,1, ĝi estis sendita de ”Sophia” (Saĝo) por konvinki la homojn al sinnutro per la malpermesita frukto de la arbo de sciado por akiri konscion almenaŭ egalan al tiu de ilia kreinto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu la klarigon en la itala vikipedio itale

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]