Antisteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antisteno estis unu el la minoraj sokratanoj, eble la plej eminenta el ili. Oni ne konas la daton de lia naskiĝo aŭ de lia morto. Li fariĝis disĉiplo de Sokrato je maljuna aĝo kaj fondis, post la morto de sia majstro, la cinikan skoloncinikismon, karakterizita de la sokrataj trajtoj de "memregado", "memsufiĉeco", "libereco" kaj "aŭtarkio". La termino "cinika" venis de la greka "κύων" "hundo", ĉar la filozofo emis prediki ĉe la gimnazio "κύνόσαργες" "Kinoargo" "Lerta Hundo", proksima de la pordoj de Ateno. Poste li estis alnomita "la pura hundo". Lia plej eminenta disĉiplo estis Diogeno la Cinika el Sinopo, alnomita "la hundo".