Ugo Foscolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ugo Foscolo

Ugo FOSCOLO [ugo fOskolo] (6-a de februaro 1778 - 10-a de septembro 1827) naskiĝis en Zante, greka insulo, tiam posedata de la Venecia Respubliko, el greka patrino kaj el venecia patro. Ankoraŭ infano, post la morto de la patro, li vivis kun la familio en Venecio. Dekokjaraĝe li prezentis sian unuan klasikan tragedion ("Tiesto") dediĉitan al Alfieri. Pro liaj demokrataj, revoluciemaj ideoj li estis devigita ekziliĝi al Bologna, tiam ĉefurbo de Cispada Respubliko, kie li verkis "Odo al liberiganto Bonaparte". Sed en 1797 Bonaparte lasas al Aŭstrio la posedon de Venecio: tio dolorigis Foscolo'n, kiu komencis ne plu toleri la politikon de Bonaparte.

Li iris al Milano, ĉefurbo de la tiama Cisalpa Respubliko, kie li interamikiĝas kun Parini kaj interkonatiĝas kun Monti. Kun la francaj soldatoj, kiel oficiro, li batalas en Ĝenovo kontraŭ la aŭstroj; poste li estis kapitano en la itala devizio ĉe la franca armeo. Reveninte al Milano li estis nomumita profesoro pri retoriko ĉe la universitato de Pavia, kie li esperis vivi pace kaj bonstate; sed baldaŭ Napoleono forigis tiun studobjekton kaj tiel Foscolo travivis malriĉe.

Temperamente arde pasia, li malŝatis kaj ne toleris flati la potenculojn. Kiam en 1815 Aŭstrio denove regas en Milano, li rifuzas ĵuri fidelecon al la nova reĝimo, kaj elektas la ekzilon, unue en Svislando, poste en Britio, kie li vivis tra malfacilaĵoj kaj malriĉe. Tie li mortis en 1827. En 1871 lia ĉerko estis transportita al Florenco ĉe la preĝejo Santa Croce, kiun li kantis en la poemo "Pri la tomboj", ĉar tie estas entombigitaj Machiavelli, Michelangelo kaj Galileo.

Ne multaj estas liaj poeziaj verkoj, sed vere valoraj. Krom la du odoj, klasik-stilaj forme kaj enhave, al du de li amitaj nobelaj virinoj, kaj la poemo "La gracioj" estas elstaraj liaj dekdu sonetoj kaj precipe la poemo "Pri la tomboj". Ankaŭ tri tragediojn li verkis. En liaj verkoj - la epistola romano "La lastaj leteroj de Jacopo Ortis", la traduko el la angla verko de Sterne "Sentimentala vojaĝo", lia epistolaro, kaj liaj eseoj kaj paroladoj - evidentiĝas hela, vigla moderna prozo.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]