Giuseppe Parini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Giuseppe Parini (1793)

Giuseppe PARINI (23-a de majo 172915-a de aŭgusto 1799) estis unu el la plej elstaraj italaj poetoj kaj satiristoj de la novklasika kaj klerisma movadoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj studadoj[redakti | redakti fonton]

Giuseppe Parino, kiu ŝanĝis poste sian nomon al Parini, naskiĝis en la urbo Bosisio (nuntempe Bosisio Parini en la provinco Lecco), ĉe la lago Pusiano. Li estis la filo de Francesco Maria Parino, modesta komercisto de silko, kaj de Angiola Maria Caspani, fratino de la pastro de najbara urbo.

La familio de la poeto estis multnombra kaj de popola deveno : ĉar liaj parencoj ne plu kapablis vivteni sian filon dum lia studado, ili konfidis la dekjaran knabon al la prizorgado de iu praonklino, kiu loĝis en Milano. Giuseppe tie registriĝis en la malsuperaj klasoj de la lernejo Cesare Beccaria, administrita de barnabanaj religiuloj.

Ekde 1741 la praonklino cedis herede al sia dekokjara nepo modestan jaran renton el nemoveblaĵoj, kondiĉe ke li fariĝu pastro. La junulo, kiu estis malsaniĝema kaj deziris daŭrigi sian studadon, eniris en seminarion (li sacerdotiĝis en 1754) kaj daŭrigis sian studadon, tamen sen granda profito, kiel klare montras la lernejaj registroj, kiuj en la jaroj 1749-1750 raportis en la latina : "Parinus Joseph: ut plurimum abfuit, subdole per aliquot dies interfuit; litteris testimonialibus habitis, abfuit perpetuo.

La nesufiĉaj akademiaj rezultoj obtenitaj de Parini estis eble kaŭzitaj de siaj financaj malfacilaĵoj, kaj de tio, ke por helpi la gepatrojn kiuj intertempe transloĝiĝis al Milano, li devis proponi privatajn lecionojn kaj kopii paperojn por pluraj juristaj oficejoj. Li cetere montriĝis rimarkinde netolerema rilate al la rigoraj kaj malmodernaj metodoj de tiama instruado.

El la jaroj pasitaj en tiu konservativa sed prestiĝa lernejo (kiu havis kiel lernantojn aliajn famajn italajn intelektulojn kiel Pietro Verri kaj Cesare Beccaria) al li ĉefe restis la kulturo, kiun li akiris per la persona legado de grekaj, latinaj kaj italaj klasikaj verkoj, sed ankaŭ de 17-a jarcenta poezio.

Unua poemaro[redakti | redakti fonton]

Giuseppe Parini finfine kompletis sian studadon en 1752, ĉefe danke al la iom pli granda financa sekureco garantiita de la rento de la onklino (obtenita nur en 1751 post juĝafero kontraŭ la testamenta plenumanto Antonio Rigola). La juna religulo tiam eldonis sian unuan poemaron sub la plumnomo "Ripano Eupilino" : ĝi konsistis el 94 poeziaĵoj pri variaj temoj, inkluzive de religio, amo kaj kampaj poemoj. Ĉiuj tiuj verkoj evidentigis la influon de lia unua kultura formado, kaj jam montris sarkasman stilon.

Per tiuj naivaj sed ne elstaraj poeziaĵoj, oni sentas junulon ankoraŭ intelekte kaj sociale izolitan, kiu ne majstras la tiamajn debatojn en Lombardio kaj preferas dediĉi sin al Arkadio kaj al la 16-a jarcenta klasikismo.

Aniĝo al la Accademia dei Trasformati kaj instruistado ĉe familio Serbelloni[redakti | redakti fonton]

Gaetano Monti, monumento al Giuseppe Parini ĉe la Brera Akademio en Milano.

Tamen, danke la eta renomo akirita per tiu poemaro, en 1753 la "Accademia dei Trasformati" (esperante: Akademio de la Transformitaj) akceptigis Parini kiel anon de. Tiu akademio kunveniĝis en la domo de la grafo Giuseppe Maria Imbonati, kaj konsistis el la plej eminentaj elstaruloj de la milana kulturo, inter kiuj Parini trovis lojalajn amikojn kaj protektantojn.

Obteninte la pastrajn votojn en la urbo Lodi je la 14-a de junio de la jaro 1754, Giuseppe Parini sacerdotiĝis. Liaj nesufiĉaj ekonomiaj sparaĵoj tamen trudis lin akcepti la helpon de la abato Soresi, kiu lin prezentis al la grafo Gabrio Serbelloni : la junulo tiel fariĝis la instruisto de la filo de la grafo, Gian Galeazzo.

Lia servado en la domo Serbelloni daŭris ekde 1754 ĝis 1762 : kvankam la posteno ne proponis bonan laborpagon, ĝi kontaktigis lin kun personoj de alta socia nivelo kun modernaj, komprenemaj ideoj : inter ili menciindas la grafino Vittoria, kiu legadis verkojn de Jean-Jacques Rousseau kaj Georges-Louis Leclerc, la pastro Soresi, kiu forte subtenis lernejajn reformojn, la familia kuracisto Giuseppe Cicognini (poste direktoro de la fakultato pri medicino dee la universitato de Milano), kiu apogis proponi kuracadon ankaŭ al tiuj, kiuj suferis de malsanoj pro antaujuĝo taksitaj kiel kulpindaj.

Dume en la domo Serbelloni, Parini pristudadis la vivon de la nobelaro laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj, kaj li povis absorbi kaj prilabori iujn novajn ideojn alportitaj el Francio de Voltaire, Montesquieu, Rousseau, Condillac kaj de la aperanta Encyclopédie. Tiuj variaj fontoj havis grandan influon sur liaj verkoj de tiu periodo, al kiuj interalie apartenas :la "Dialogo sopra la nobiltà" (esperante: Dialogo pri nobeleco) de 1757, "Le Odi" (esperante: La Odoj), "La vita rustica" (esperante: La rustika vivo ), eldonita nur en 1759 en la verkaro "Rime degli arcadi" (esperante: Poemoj de la Arkadianoj) sub la plumnomo de Darisbo Elidonio, "La Salubrita' dell'aria" (esperante: La Salubreco de la aero) de 1759 (ambaŭ la lastaj verkoj klasike temis pri la opono inter urbo kaj kamparo, sed per tute nova stilo), kaj "La Impostura" (esperante: La Trompo) de 1761.

Krome, li dum tiu periodo skribis en la nomo de la Akademio de la Transformitaj polemikan verkon titolitan Due lettere intorno al libro intitolato "I pregiudizi delle umane lettere" 1756 (esperante: Du leteroj pri la libro titoliĝinta "La Antaujuĝo de la humanisma literaturo"), kaj en 1760 li verkis alian polemikaĵon kontraŭ la libro "Dialoghi della lingua toscana" (esperante: Dialogoj pri la toskana lingvo) fare de la barnaba religiulo Onofrio Branda.

En oktobro 1762, ĉar li defendis la filinon de la verkisto kaj muzikinstruisto Giovanni Battista Sammartini, vangofrapitan de la dukino pro kolero, la poeto estis maldungita. Post kiam li foriris el la domo Serbelloni, li estis tuj akceptita ene de la familio Imbonati kiel instruisto por la juna filo Carlo, al kiu la poeto dediĉis en 1764 la odon "La educazione" (esperante: La Edukado)

Instruisto ĉe la familio Imbonati[redakti | redakti fonton]

En marto 1763, kuraĝigita de siaj akademiaj amikoj kaj de la grafo Firmian, Parini eldonis anonime ĉe la milana eldonisto Agnelli la poemeton "Il Mattino" (esperante: La Mateno), kiu obtenis favorajn recenzojn el la kritikistoj, precipe el Baretti kiu, en la unua eldono de la revuo "La Frusta letteraria" (esperante: La Literatura Vipo) de oktobro 1763, redaktis entuziasman kritikon pri tiu verko. En 1765 estis eldonita ankaŭ anonime duan poemeton titolitan "Il Mezzogiorno" (esperante: La Midtago), kiu denove ricevis bonajn kritikojn.

La Protektado de Carlo Giuseppe Firmian[redakti | redakti fonton]

La du poemetoj, kun ilia satiro pri la defalinta kaj subaĉetita nobeleco, altiris atentojn sur Parini kaj en 1766 la ministro Guillaume du Tillot lin elektis por okupi la profesoran katedron de elokvento ĉe la universitato de Parmo, kiun li tamen refuzis, sperante obteni katedron en Milano. En 1768 la akirita famo lin havigi la protektado de la suvrenino Maria Teresa De Austrio, representita en lombardio per la grafo Carlo Giuseppe de Firmian kiu lin nomumis en 1787 oficiala poeto de la granda milana teatro alla Scala, kiu tiuj komisis lin la adaptado en melodramo de la tragedio "Alceste" de Ranieri de Calzabigi.

Statuo de Giuseppe Parini en Milano.

En la sama jaro la grafo konfidis al li la direktadon de la ĵurnalo "La Gazzetta di Milano", oficiala organo de la Austria regado, kaj en 1769 havigis al li la katedron de elokvento kaj belaj artoj ĉe la milanaj palatinaj lernejoj(nuntempe, ĝuste pro tio, Liceo Parini), kiun li okupis ĝis 1773 .

Inter 1770 ĝis 1771 Parini verkis la tekston de du teatraĵoj: "Amorosa incostanza" kaj "Iside Salvata", kaj la Opero "Ascanio In Alba" poste muzikita de Wolfgang Amadeus Mozart (Opero K111) kaj ludita en Milano je 17 oktobro 1771.

Tradukoj el la franca lingvo[redakti | redakti fonton]

Li tradukis el la franca lingvo la tragedion "Mitridate re del Ponto" de Jean Racine kaj en 1771 tradukis, kune kun aliaj anoj de la "Akademio de la transformitaj" la poemeton "La Colombiade" originale verkita de Anne Marie Du Boccage.

Kontribuado al la lerneja reformo[redakti | redakti fonton]

En 1774 li partoprenis komisionon kiu proponis planon de lerneja reformo, kaj intertempe li klopodis kompletigi sian plej faman poemeton "Il Giorno" bedaŭrinde sensukcese.

Ano de la patria societo[redakti | redakti fonton]

En 1776 de papo Pio VII akviris jaran pensionpagon kaj estis nomumita ano de la patria societo, fondita de la reĝino Maria Teresa de Austrio por la kreskigo de la agrikolturo.

La komponado de la Odoj[redakti | redakti fonton]

Sub la kromnomo de Darisbo Elidonio li anigis al la Roma Arkadio kaj komponis la jenajn odojn: "La Laurea"1777, "Le Nozze" (EO: la geedzigo) 1777 kaj "Brindisi"(EO:Tosto)1778, "La Caduta"(EO: La Falo), "In Morte del maestro Sacchini"(EO:Por la morto de majstro Sacchini) "Al consigliere barone De Marini" (EO: Al la konsilano grafo De Marini) en la jaroj 1783-1784, "Il pericolo"(EO: La Malsekuro) 17787, "La magistratura" (EO: La Juĝistaro)1788, "Il dono" (EO: La donaco) 1789. En 1791 Parini estis nomumita Lerneja Intendanto kaj pro tio verkis la odon "La Gratitudine"(EO: La Danko).

Siaj lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Inter 1793 kaj 1796 gastita de sia amiko la markizo Febo D'Adda li skribis aliajn odojn ("Il Messaggio", "A Silvia", "Alla Musa", "La Musica") kaj kiam la francoj de Napoleono okupis Milano, eĉ malvolonte, li partoprenis al la estraro, kvankam en la plej milda flanko, dum tri monatoj. Sed preskaŭ tuj kiam li ĉesis partopreni la kunsidojn, la estraranoj lin eloficigi. Kiel oni legas en odero "A Delio"(EO: Al Delio) verkita inter 1798 kaj 1799 la poeto dum tiu periodo ofte refuzis la peton de verki poemon ekzaltanta la militon.

La morto[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtono de Giuseppe Parini, nuntempe ĉe la Brera Biblioteko

Li mortis en sia domo en Brera je 15a de aŭgusto 1799, kaj estis entombita ĉe la tombejo de Porta Comasina per simplegaj funebraĵoj laŭ siaj testamentaj voloj:

"Voglio, ordino e comando che le spese funebri mi siano fatte nel più semplice e mero necessario, ed all'uso che si costuma per il più infimo dei cittadini"

(EO: "Mi deziras, ordonas kaj komandas ke miajn funebraĵojn estu faritaj laŭ la plej simpla kaj nura maniero, kiel oni kutimus fari por la plej humilaj urbanoj")

Sia nekompleta ĉefverko "Il Giorno"(EO:La Tago) estis publikita postmorte.

Verkoj (En La Itala)[redakti | redakti fonton]

Poeziaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Alcune poesie di Ripano Eupilino
  • Dialogo sopra la nobiltà
  • Il Giorno
  • Odi

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Itala Antologio - Co.Ed.Es - Milano, 1987 (ISBN 88-85872-02-6)(de Parini enhavas: La falo; Tago; Maten' leviĝas; Vekiĝo; La granda laboro; La virga hundineto)

Aliaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la itala: