Bresto (Belorusio)

El Vikipedio
(Alidirektita el Bresto)
Saltu al: navigado, serĉo

Bresto (ruse "Брест", beloruse "Брэст") estas urbo en Belorusio, administra centro de la Bresta regiono. La urbo situas en la plej okcidenta parto de Belorusio, proksime al Pollando.

La urbo estas grava transporta centro, rivera haveno. En la urbo loĝas preskaŭ 300 mil homoj.

La urbo estas fama precipe pro la Traktato de Brest-Litovsk (laŭ la malnova nomo de la urbo), en 1918, inter soveta Rusio kaj Ukrainio unuflanke kaj la centraj regnoj (Aŭstrio-Hungario, Bulgario, Germanio kaj Turkio) aliflanke, kiu fiksis la eliron de Rusio el la Unua mondmilito, kaj ankaŭ peo la defendado de Bresta fortreso dum la Granda Patruja Milito somere 1941 (pro kio la urbo ricevis la honoran titolon "Fortreso-Heroo".

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj