Urbo-Heroo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kulto de Urboj-Herooj estis tre grava en Sovetio. Jen ekzemplo de jubilea Rusia monero (2000), dediĉita al la Urbo-Heroo Smolensko

Urbo-Heroo (el la rusa Город-Герой) estas honora titolo, kiu estis atribuita al 12 urboj de USSR post la Granda Patruja Milito (parto de la Dua Mondmilito) pro elstara heroismo de la soldatoj, montrita dum defendado de tiuj urboj kontraŭ la germanaj okupaciaj militfortoj. Aldone, la Bresta Fortreso ricevis la ekvivalentan titolon de Fortreso-Heroo.

Laŭ la regularo pri Urboj-Herooj, ĉiu honorigita urbo estis premiita per Lenin-ordeno, Orstela medalo kaj speciala atestilo fare de Prezidio de la Supera Soveto de USSR. Krome, en ĉiu urbo-heroo oni konstruis specialan obeliskon.

Post la disfalo de USSR 4 urboj-herooj troviĝas nun en Ukrainio (Kievo, Kerĉo, Odeso kaj Sebastopolo), 2 - en Belorusio (Minsko kaj fortreso-heroo Bresto), dum la restaj (Leningrado, Moskvo, Murmansko, Novorosijsko, Smolensko, Tulo, Volgogrado) troviĝas en Rusio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La termino urbo-heroo aperis en la jaro 1942 unue en la artikoloj en la ĵurnalo "Pravda" (tiutempe - la ĉefa ĵurnalo de USSR). La unua oficiala uzo de la termino okazis la 1an de majo 1945, kiam J. Stalin en sia ordono komandis aranĝi salutan pafadon "en urboj-herooj Leningrado, Stalingrado, Sebastopolo kaj Odeso".

La 22an de junio 1961 (en la tago de la 20a datreveno de komenco de la Granda Patruja Milito) la termino "urbo-heroo" estis aplikita ankaŭ al Kievo (en la ukazo, kiu atribuis la Lenin-ordenon al Kievo kaj enkondukis la medalon "Por defendo de Kievo").

La difino kaj statuso de la titolo estis definitive fiksitaj la 8an de majo 1965 en la ukazo de Prezidio de la Supera Soveto de USSR okaze de la 20a datreveno de la venko en la Granda Patruja Milito. En la sama tago estis faritaj la ukazoj, per kiuj la titolon urbo-heroo ricevis la urboj Leningrado, Volgogrado (iama Stalingrado), Kievo, Sebastopolo, Odeso kaj Moskvo. Aldone, la urbo Bresto ricevis la titolon "Fortreso-Heroo".

Poste okazis la jenaj aldonoj al la listo de la urboj-herooj:

En la jaro 1988 plua atribuado de la titolo estis oficiale ĉesigita.

Poste en Rusio okazis multaj debatoj pri tio, ke kelkaj el la urboj ricevis la titolon pro nuraj politikaj konsideroj, dum la meritoj de multaj aliaj urboj estis ne malpli grandaj. Printempe 2005 la parlamento de Rusio pridiskutis la leĝproponon pri enkonduko de la honora titolo "Urbo de milita gloro" (Город воиской славы), tamen tiu propono estis multe kritikita kaj neakceptita.

Fortreso-Heroo Bresto[redakti | redakti fonton]

La urbo Bresto situis tuj ĉe la nove aranĝita limo inter Sovetunio kaj Nazia Germanio (la nova limo estis fiksita en sekreta aldonaĵo al la pakto de Molotov-Ribbentrop kaj fakte aranĝita septembre 1939, kiam ambaŭ landoj eniris kaj dividis inter si Pollandon). Pro la fakto, ke la urbo troviĝis en la plej okcidenta parto de tiama USSR, ĝi iĝis la loko de la unuaj signifaj bataloj inter la sovetiaj kaj germanaj militfortoj. La provoj de la germanoj rapide okupi la fortreson ne sukcesis, tial komenciĝis ĝia longra sieĝo. La malgranda Bresta garnizono (ĉ. 4 mil soldatoj) faris fortegan reziston al la germanaj soldatoj malgraŭ la malfavora kvanto-rilatumo (germanaj fortoj estis proksimume dekoble pli grandaj) kaj manko de manĝaĵo, akvo kaj amunicio. La fortreso estis ruinigita nur per la uzo de tankoj, larmiga gaso kaj fajroĵetiloj, sed eĉ post la detruo de la fortreso la rezistado de sovetiaj soldatoj daŭris en la subterejoj. La bataloj finiĝis nur fine de julio, kiam la ĉefa front-linio troviĝis jam centojn da kilometroj oriente de la urbo. Eĉ post la formala okupo de la fortreso kelkaj supervivintaj defendantoj daŭrigis la malhelpadon al germanoj dum kelkaj monatoj. La fortreso ricevis la titolon "Fortreso-Heroo" en la jaro 1965.

Kievo[redakti | redakti fonton]

La urbo Kievo, la ĉefurbo de nuna Ukrainio, estis ĉirkaŭita fare de la germanaj militfortoj komence de julio 1941. Pro la historia kaj kultura signifo de Kievo, la sovetiaj milit-trupoj ricevis la ordonon "batali ĝis la fino". Malgraŭ la fortega rezisto de la sovetiaj soldatoj, la urbo estis definitive okupita la 19an de septembro 1941. Rezulte de la germana operaco ĉ. 600 mil sovetiaj soldatoj estis militkaptitaj. Malgraŭ tio, ke la defendado de Kievo definitive rompis la planojn de la germanoj pri Blitzkrieg ("Fulma milito"), de la milita vidpunkto tiu batalo iĝis senduba kaj signifa venko de la germana armeo kaj vera plago por la sovetiaj militfortoj. Adolf Hitler eĉ nomis la Kievan batalon "la plej granda batalo de la historio".

Kievo denove iĝis la loko de akraj bataloj aŭtune 1943, kiam ĝi estis liberigita fare de sovetiaj militfortoj. Kievo ricevis la titolon "Urbo-Heroo" en 1965.

Obeliskoj de Urboj-Herooj apud moskva Kremlo

Leningrado[redakti | redakti fonton]

La sieĝo de Leningrado (la urbo Leningrado en la jaro 1991 estis alinomita Sankt-Peterburgo) iĝis unu el la plej dramaj momentoj de la tuta milito. Krom havi grandan kulturan signifon (ĝi estas grava historia urbo kun multege da klasikaj kaj barokaj arkitekturaĵoj kaj monde gravaj muzeoj) ĝi estis aparte grava por sovetianoj pro la historiaj konsideroj ("la koro de la socialisma revolucio"). Tial la sovetia registaro eĉ ne pensis pri la cedo kaj prepariĝis al plej obstina defendado de la urbo.

La urbo estis komplete ĉirkaŭita kaj apartigita disde la cetera teritorio de la lando la 8an de septembro 1941. Ekde tiu tago la urbo estis ligita al la cetera mondo nur per facile vundebla akvovojo tra la Ladoga Lago. La germanaj militestroj opiniis la sturmon de la urbo tro malfacila pro certa forta kontraŭstaro de la sovetiaj milit-fortoj, tial ili preferis sieĝadon por destini la urbon al morto. Baldaŭ en la urbo malaperis elektro kaj varmo en la domoj. Miloj da leningradanoj (antaŭ la sieĝo en la urbo loĝis ĉ. 3 milionoj da homoj) mortis pro malvarmo kaj pro malsato; miloj mortis ankaŭ dum senĉesaj bombadoj de la urbo. Tamen, malgraŭ tio, ke la sieĝo daŭris 900 tagojn kaj la stato de la loĝantoj estis ekstreme malfacila (okazis eĉ kanibalismo), la urbo ne cedis; en la urbo funkciis lernejoj kaj eĉ bibliotekoj. Monde famiĝis la 7a simfonio de sovetia komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ, komponita kaj unue plenumita en sieĝata Leningrado.

La stato de la urbanoj iom pliboniĝis post lanĉo de la t.n. "Vojo de Vivo" (ŝipa navigado tra la Ladoga Lago; vintre, post la glaciiĝo de la lago, oni veturigis la provizadon per kamionoj sur la glacio). La blokado estis definitive rompita januare 1944. Ĉirkaŭ miliono da loĝantoj de la urbo mortis pro malsato aŭ bombadoj (por kompari - la kvanto de soldatoj, kiuj pereis dum defendado kaj liberigo de Leningrado estas ĉ. 300 mil). Leningrado ricevis la titolon Urbo-Heroo en la jaro 1945 kaj estis la unua urbo, ricevinta tiun honoran distingon.

Minsko[redakti | redakti fonton]

La urbo Minsko, la ĉefurbo de nuna Belorusio, estis ĉirkaŭita fare de la germanaj militforoj fine de junio 1941. La rezistado de la sovetiaj militistoj estis ĉesigita nur la 9an de julio. Tamen la regiono ĉirkaŭ Minsko iĝis centro de partizana movado en ariero de la germanaj militfortoj. Minsko ricevis la honoran titolon Urbo-Heroo en la jaro 1974.

Moskvo[redakti | redakti fonton]

Moskvo, la ĉefurbo de Sovetunio, iĝis la loko, kie la germanaj militfortoj ricevis la plej definitivan malvenkon dum la jaro 1941. La ofensivo de la germana armeo estis haltigita jam novembre ĉe la randoj de la urbo. La sovetia registaro estis jam evakuota, la loĝantaro aktive konstruis la defendajn barikadojn en la stratoj. Tamen al la sovetianoj multe helpis la neordinare malvarma vintro, al kiu la germanoj ne estis pretaj. Komence de decembro komenciĝis la sukcesa kontraŭofensivo de la sovetiaj militfortoj, kiu finiĝis la 7an de januaro 1942 per sukcesa venko. La venko en la Moskva Batalo estis ege grava por morala stato de la tuta sovetia loĝantaro. Moskvo ricevis la titolon Urbo-Heroo en la jaro 1965.

Murmansko[redakti | redakti fonton]

La urbo Murmansko, situanta sur la Kola duoninsulo, estis strategie tre grava, ĉar ĝi estis la sola Sovetia marhaveno ĉe la nordaj bordoj, kiu ne glaciiĝas vintre, kaj ludis gravegan rolon en provizado. Germanaj militfortoj komencis la atakojn la 29an de junio 1941, tamen pro akra kontraŭstarado de sovetiaj milit-trupoj ili ne sukcesis konkeri la urbon. Oktobre 1941 la atakoj kontraŭ la urbo estis ĉesigitaj. Murmansko ricevis la titolon Urbo-Heroo en la jaro 1985.

Novorosijsko[redakti | redakti fonton]

Sufiĉe granda nigramara haveno Novorosijsko, situanta sur la orienta bordo de la Nigra Maro, iĝis loko de akraj bataloj somere 1942, kiam germanaj militfortoj komencis ofensivon al Kaŭkaza regiono. Akraj bataloj en kaj ĉe la urbo daŭris aŭguste-somere 1942. La sovetiaj militfortoj sukcesis reteni la orientan parton de la Novorosijska golfo, kio malebligis al la germanoj uzi la havenon kiel provizejon. Novorosijsko ricevis la titolon Urbo-Heroo en 1973.

Odeso[redakti | redakti fonton]

La urbo Odeso (nun situanta en Ukrainio) estis atakita komence de aŭgusto 1941, tamen konkerita nur la 16an de oktobro. Tamen, eĉ post la konkero la partizana rezistado longe daŭris en la urbaj katakomboj. Odeso ricevis la titolon Urbo-Heroo en 1945.

Sebastopolo[redakti | redakti fonton]

La ĉenigramara urbo Sebastopolo estis grava kaj bone defendata milita haveno de la Krimea duoninsulo. La unuaj surteraj atakoj kontraŭ la urbo komenciĝis la 30an de oktobro 1941. Post malsukceso la germanaj militfortoj komencis la longan sieĝon. La urbo estis definitive okupita nur junie 1942. Maje 1944 post sangaj bataloj la urbo estis liberigita kaj en la jaro 1945 ĝi ricevis la titolon Urbo-Heroo.

Smolensko[redakti | redakti fonton]

La urbo Smolensko, situanta ĉe la alirvojoj al Moskvo, iĝis la batalkampo de Smolenska Batalo, kiu okazis inter la 10a de julio kaj la 10a de septembro 1941. La batalo signife malrapidigis la ofensivon de la germanoj kaj ebligis prepari Moskvon al defendado. Smolensko ricevis la titolon Urbo-Heroo en 1985.

Tulo[redakti | redakti fonton]

La historia urbo Tulo troviĝanta sude de Moskvo iĝis la loko de atakoj de germanoj inter la 24a de oktobro kaj la 5a de decembro 1941. La urbo estis tamen sukcese defendita; ĝi ludis gravan rolon dum defendado de Moskvo kaj la posta kontraŭofensivo. Tulo ricevis la titolon Urbo-Heroo en la jaro 1976.

Volgogrado[redakti | redakti fonton]

La batalo ĉe Stalingrado (ekde la jaro 1961 la urbo Stalingrado estas nomata Volgogrado) iĝis la turnopunkta batalo en la tuta Dua Mondmilito. La defendado de la urbo daŭris julie-novembre 1942, la 19an de novembro komenciĝis la sovetia kontraŭofensivo, per kiu estis ĉirkaŭitaj 22 germanaj divizioj (ĉ. 330 mil soldatoj). Rezulte de la akregaj bataloj la urbo estis komplete ruinigita. La perdoj de la germana flanko egalis al ĉ. kvarono de ĉiuj fortoj destinitaj por la orienta fronto. Entute dum ĉ. 200 tagoj de la batalo pereis inter 1 kaj 2 milionoj da homoj. La urbo estis nomita Urbo-Heroo en la jaro 1945.