Maldon (Essex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maldon
Antikva preĝejo de Sankta Petro, Maldon

Maldon estas urbo de Essex, Anglio. Ĝi situas ĉe la estuaro de la rivero Blackwater. Ĝi enhavas ĉ. 15,500 loĝantojn.

Dum la anglosaksa epoko ĝi iĝis grava haveno. Eduardo la pli aĝa uzis ĝin kiel bazo kiam li kontraŭis vikingajn invadantajn en 924. En 958 estiĝis reĝa monfarejo kiu daŭris dum la regadoj de la unuaj normandoj reĝoj de Britio.

La urbo famas ĉefe pro batalo la 10-an de aŭgusto 991, kiam la danoj venkis la anglosaksojn kaj mortigis ilian generalon Byrhtnoth kaj multajn liajn soldatojn. Anglosaksa poemo, La batalo de Maldon, pritraktas la katastrofon.

Laŭ la Domesday Book en 1086 estis 180 loĝantoj. Dum la mezepoko estiĝis gildoj kiuj aranĝis religiajn teatraĵojn: la puritanoj subpremis la teatraĵojn en 1578. Poste ensceniĝis nereligiaj teatraĵoj, ĝis 1630, kiam denove la puritanoj subpremis ilin.

En marto 1629 estis tumultoj post katastrofa grenrikolto. "Kapitano" Ann Carter, edzino de buĉisto, kun aliaj virinoj kaj infanoj, eniris flandran grenŝipon kaj forprenis grenon. Tiutempe estis ofte kredite ke virinoj estas sekuraj kontraŭ procesoj, kaj ke la instancoj rajtas persekuti nur viron kiu respondecas la agojn de virino. Ann Carter kunigis pli da subtenantoj el la ĉirkaŭa regiono. La 22-an de majo okazis plua tumulto kiu altiris la atenton de la reĝa konsilio. Tiu estigis enketan komisionon, kaj Ann estis pendumita.