Eduardo la pli aĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fikcia 18-jarcenta portreto de Eduardo la pli aĝa
Monero de Eduardo la pli aĝa

Eduardo la pli aĝa (n. ĉ. 870, m. la 17-an de julio 924) estis reĝo de Anglio de 899 al sia morto.

Li estis filo de Alfredo la Granda kaj Ealhswith, kaj, laŭ la anglosaksa historiisto Asser, edukiĝis ĉe la kortego de sia patro. Post kiam Alfredo mortis en oktobro 899, Aethelwold, kuzino de Eduardo, pretendis la tronon kaj kaptis Wimborne, Dorset kaj Christchurch, Hampshire. Eduardo marŝis al Badbury sed Aethelwold rifuzis batali, restante en Wimborne. Kiam Eduardo minacis Wimborne, Aethelwold nokte fuĝis kaj iris al la danoj en Northumbrio, kie oni proklamis lin reĝo. Dume, la 8-an de junio 900, Eduardo kroniĝis en Kingston-upon-Thames.

La sekvantan jaron Aethelwold alvenis kun mararmeo al Essex kaj instigis ribeli la danojn de East Anglia. En 902 Eduardo venkis ilin ĉe Holme: dum la batalo mortis Aethelwold kaj la dana reganto de East Anglia.

Sekvis plua militado inter Eduardo kaj la danoj de norda Anglio. En 907 li kaptis Chester, kaj en 909 li atakis Northumbrion. En 910 la danoj invadis Mercia sed Eduardo venkis ilin ĉe Tettenhall: dum la batalo mortis la du danaj reĝoj kaj (laŭ la anglosaksa kroniko) miloj da danoj. Post tio la danoj neniam disrabis Anglion sude de la rivero Humber. Eduardo konstruigis fortikaĵojn por protekti siajn landojn kontraŭ la danoj. Iom post iom li kaptis pli da Anglio. En 911 li aneksis Londonon kaj Oksfordon. Antaŭ 918 ciuj danoj sude de rivero Humber agnoskis lin kiel reĝo. Antaŭ lia morto, eĉ la kimroj kaj la skotoj omaĝis al li.

En Wessex li kreis novajn diocezojn. Tamen ŝajne li ne estis tre pia kaj la papo petis lin pli atenti siajn ekleziajn devojn.

La 17-an de julio 924 li mortis kondukante armeon por subpremi ribelon de la kimroj kaj mercianoj. Li entombiĝis en abatejo kiun li fondis en 901 en Winchester.

Li havis ĉirkaŭ dek kvar geidojn per tri edziĝoj:

  • Cirkaŭ 893 li edziĝis al Ecgwynn, kiu naskis la estontan reĝon Atelstanon (reĝo 929-939) kaj filinon kiu edziĝis en 926 al Sihtric, reĝo de Dublino kaj Jorko.
  • En 899 Eduardo flankenmetis Ecgwynn kaj edziĝis al Aelfflaed, filino de anglosaksa nobelo kiu regis Wiltshire. Ŝi naskis:
    • Aelfweard, kiu mortis du semajnojn post sia patro
    • Edvino, kiu dronis en 933
    • Edita, kiu edziĝis al Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)
    • Eadgifu, kiu edziĝis al Karlo la 3-a (Francio), eniris monaĥinejon en Laon post ties morto en 929, kaj en 951 eliris de la monaĥinejo kaj edziĝis al Herberto la 3-a, grafo de Vermandois
    • Eadhild, kiu edziĝis al Hugo la Granda, grafo de Parizo
    • Aelfgifu, kiu edziĝis al princo loĝanta proksime al la Alpoj
    • du monaĥinojn
  • Ĉirkaŭ 919 Eduardo edziĝis al Edgiva, filino de la nobelo kiu regis Kent. Ŝi naskis:
Antaŭe: reĝo de Anglio Poste:
Alfredo la Granda 899-924 Atelstano