Adelstano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adelstano

Æðelstán (anglosakse) aŭ Athelstan, Adelstano (Esperante, laŭ la latina formo Adelstanus), (naskiĝis ĉ. 894; mortis la 27-an de oktobro 939 en Gloucester) estis la unua anglosaksa reĝo de Anglio. Lia reĝlando estis la unua, kiu enhavis tutan Anglion. Li regis de 924 ĝis 939.

Deveno kaj parencoj[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej aĝa filo kaj tronsekvanto de reĝo Eduardo la pli aĝa. Lia avo estis Alfredo la granda. Lia onklino Aethelflaed, fratino de Eduardo, regis Mercia, kaj ŝi vartis lin dum lia infaneco.

Reĝo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia patro (la 17-an de julio 924) li tuj iĝis reĝo de Mercia. Lia duonfratoj Aelfweard kaj Edvino havis pretendojn al la trono de Wessex sed Aelfweard mortis la 2-an de aŭgusto 924. Nur en 925 Wessex agnoskis Adelstanon kiel reĝo. Edvino dronis en 933 - eble mortigata pro komando de Adelstano.

Brita politiko[redakti | redakti fonton]

Athelstan.jpg

Li daŭris la politikon de sia patro kaj avo kaj pligrandigis la influareon al teritorio, kiuj egalas al tiu de la hodiaŭa Anglio. La najbaraj reĝlandoj de Skotlando kaj Kimrio iĝis dependaj kaj pagis tributon.

En 926 li klopodis gajni la subtenon de la vikinga reĝo de Jorko, al kiu li edzigis filinon kaj kiu omaĝis al li kaj konvertiĝis al kristanismo: tamen eble ene de unu jaro la vikinga reĝo reiĝis pagano kaj forpelis sian edzinon - kvankam li subite mortis en 927 antaŭ ol Adelstano povis ataki lin. Adelstan rapide kaptis la la plejparton de Northumbria, tiel reuniigante Anglion.

Militoj kontraŭ Konstantino la 2-a (Skotlando)[redakti | redakti fonton]

Reĝoj de aliaj partoj de Britio agnoskis Adelstanon kiel superulo. Li forpelis la kimrojn el Devon, kaj estigis la nunan bordon inter Denon kaj Kornvalo (ankoraŭ regata de kimroj). Okazis mallonga milito inter Adelstano kaj Konstantino la 2-a (Skotlando) sed la 2-an de julio 927 estiĝis pacakordo, kaj, laŭ Vilhelmo de Malmesbury, Adelstano iĝis baptopatro de filo de Konstantino.

En 934 estis plua militado kontraŭ Konstantino. Adlestano estis subtenata ne nur de anglosaksoj sed ankaŭ de kimroj. Lia mararmeo disrabis Skotlandon. La fontoj malakordas pri la evoluo de la milito. La Kronikoj de Clonmacnoise diras ke la skotoj forpelis la anglosaksojn; Henriko de Huntingdon, ke ili malmulte rezistis la invadon de Adelstano. Tamen ŝajnas ke sekvis plua pacakordo. Laŭ Johano de Worcester, Konstantino donis filon kiel istaĝo al Adelstano, kaj akompanis lin suden. La 13-an de septembro 934 Konstantino, kune kun Adelstano, atestis ĉarton, kaj estis prskribata kiel "subreĝo". En 935 Konstantino ĉeestis la kortegon de Adelstano ĉe Cirencester.

Batalo de Brunanburh; Morto de Adelstano[redakti | redakti fonton]

Tiun jaron Konstantino eliris de la anglosaksa kortego. Verŝajne en 937, li invadis Anglion, kune kun la vikinga reĝo de Dublino. Sekvis la granda batalo de Brunanburh (oni ne certas kie Brunanburh situis), dum kiu Adelstano venkis la invadantojn. Mortis multaj gravuloj, inter kiuj kvin vikingaj "reĝoj", sep vikingaj grafoj, du kuzoj de Adelstano, kaj anglosaksa episkopo, kune kun kelkmil aliaj. Ŝajnis ke Adelstano sekurigis Anglion.

Tombo de Adelstano en Abatejo Malmesbury

Tamen tio ne veras. La 27-an de oktobro 939 Adelstano mortis ĉe Malmesbury, en kies abatejo li entombiĝis. Baldaŭ la vikingoj rekaptis multe de la nordo de Anglio.

Eksterlanda politiko[redakti | redakti fonton]

La kortego de Adelstano havis rilatojn kun aliaj eŭropaj landoj. Lia duonfratino Edita edziĝis al Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio); alia duonfratino edziĝis al Egill Skallagrímsson, pri kiu estas sagao. Ludoviko la 4-a (Francio) fuĝis al la kortego de Adelstano, kie edukiĝis Haakon, filo de Harald la 1-a (Norvegio) kaj Alano la 2-a, kiu iĝis duko de Bretonio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Monero de Adelstano

Surprize, kiam oni konsideras liajn atingojn, la anglosaksa kroniko diras relative malmulte pri Adelstano. Alilandaj kronikoj donas pli da informoj. Inter la plej gravaj fontoj pri Adelstano estas Gesta regum anglorum (Agoj de la anglaj reĝoj) de Vilhelmo de Malmesbury, kiu eble uzis antaŭan Vita Æthelstani (Vivo de Adelstano). Restas ankaŭ multaj ĉartoj, leĝoj kaj moneroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: reĝo de Anglio Poste:
Eduardo la pli aĝa 925-939 Edmundo la 1-a

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • http://www.cornish-language.org/skwardya
  • http://www.britannia.com/history/monarchs/mon8.html