Edred (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edred, Reĝo de Anglio

Edred (aŭ Eadred, Aedred, ktp.) estis reĝo de Anglio de 946 al sia morto (la 23-an de novembro 955).

Li estis filo de Eduardo la pli aĝa kaj ties tria edzino Edgiva de Kent, kaj sekvis sian fraton Edmundon la 1-an kiu estis mortponardata ĉe Pucklechurch, Gloucestershire la 26-an de majo 946. Tiun jaron ĉefepiskopo Oda de Canterbury konsekris Edred kiel reĝo la 16-an de aŭgusto ĉe Kingston, kie ŝajne Edred ricevis omaĝon de kimraj regantoj kaj la grafoj de norda Anglio.

Laŭ la anglosaksa kroniko, la saman jaron Edred konkeris Northumbria kaj la skotoj promesis ke ili faros ĉion kion li proponis. Tamen la vikingoj daŭre estis problemo.

Olaf Sihtricson, foje nomata Amlaíb Cuarán (sandalo), estis reĝo de Jorko dum la frua 940-a jardeko, kiam li iĝis baptofilo de Edmundo la 1-a, al kiu li omaĝis. Olaf estis forpelata el sia regno kaj iris al Irlando kie li sekvis sian kuzinon kiel reĝo de Dublino. Post katastrofa malvenko en 947, li devis eliri de Irlando. Baldaŭ li regajnis la regnon de Jorko, sed la northumbrianoj denove senregnigis lin kaj anstataŭigis lin per Eric, filo de Harald. Tamen alia Eric, Eric Bloodaxe, kiu regis Norvegion de 930 al 934, venis al Northumbria kaj pretendis la regnon de Jorko, subtenate de nordaj gravuloj. Edred malmilde reagis: li atakis Northumbria, kaj bruligis la gravan preĝejon de Ripon fonditan de Sankta Wilfrid. Revene al la sudo de Anglio, la armeo de Edred perdis multajn virojn dum la batalo de Castleford, sed Edred sukcese senpotencigis sian rivalon per ĵuro ke la northumbrianoj eĉ pli suferus se ili ne forlasus Eric Bloodaxe. Ties subtenantoj pagis monpunon al Edred.

En 952 grafoj lojalaj al la angla reĝo ekregis Northumbria.

Dum siaj lastaj jaroj Edred suferis pro stomaka malsano, kiu fine mortigis lin ĉe Frome, Somerset. Li entombiĝis en Winchester. Ĉar li estis fraŭlo kaj senfilis, lin sekvis lia juna nevo Edwy.

Antaŭe: reĝo de Anglio Poste:
Edmundo la 1-a 946-955 Edwy