Pollingva Vikipedio
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 6 Okt. 2012.
5 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Pollingva Vikipedio | |
|---|---|
| Retadreso | pl.wikipedia.org |
| Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
| Lingvo | pola |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Statistikoj | |
| je 22/05/2013 | |
| Artikolnombro | 968 315 |
| Profundeco | 18.3 |
| Paĝoj | 1 907 979 |
| Redaktoj | 37 093 122 |
| Uzantoj | 558 489 |
| Aktivaj uzantoj | 4 781 |
| Administrantoj | 150 |
| Dosieroj | 0 |
La pollingva Vikipedio (pole Polska Wikipedia (Pola Vikipedio), Polskojęzyczna Wikipedia) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.
La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 24-an de majo 2013 ĝi enhavas 968 315 artikolojn.
Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||


