Portugallingva Vikipedio
| Portugallingva Vikipedio | |
|---|---|
| Retadreso | pt.wikipedia.org |
| Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
| Lingvo | portugala |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Statistikoj | |
| je 25/05/2013 | |
| Artikolnombro | 782 808 |
| Profundeco | 110.5 |
| Paĝoj | 3 216 639 |
| Redaktoj | 36 777 682 |
| Uzantoj | 1 146 817 |
| Aktivaj uzantoj | 5 757 |
| Administrantoj | 37 |
| Dosieroj | 23 704 |
La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português" aŭ "Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.
Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.
La 26-an de majo 2013 ĝi enhavas 782 808 artikolojn.
Gravaj datoj [redakti]
- 11-a de majo 2001: oficiala ekesto de la portugallingva Vikipedio
- 31-a de oktobro 2002: enkonduko de la "tria etaĝo" de la programo MediaWiki, kio kaŭzas la perdon de la ĝistiama historio de artikoloj
- 9-a de julio 2004: la portugallingva Vikipedio atingas la sojlon dek mil artikoloj
- 26-a de januaro 2006: la projekto atingas la sojlon cent mil artikoloj kaj
- la 29-an de novembro 2006 havas la du cent milan artikolon.
- La 10-an de oktobro 2007 ĝi atingas la sojlon tri cent mil artikoloj, kaj
- la 13-an de aŭgusto 2009: la sojlon kvin cent mil artikoloj.
- La 26-an de majo 2013 ĝi enhavas 782 808 artikolojn.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||
