Franclingva Vikipedio
El Vikipedio
| Franclingva Vikipedio | |
|---|---|
| Retadreso | fr.wikipedia.org |
| Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
| Lingvo | franca |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Statistikoj | |
| je 02/06/2012 | |
| Artikolnombro | 1 256 547 |
| Paĝoj | 5 126 313 |
| Redaktoj | 84 503 800 |
| Uzantoj | 1 297 617 |
| Aktivaj uzantoj | 17 099 |
| Administrantoj | 195 |
| Dosieroj | 40 553 |
La franclingva Vikipedio estas la eldono de Vikipedio en la franca lingvo.
Kvankam la plejparto el franclingvaj vikipediistoj loĝas en Francio, la projekto ankaŭ havas multajn kunlaborantojn en francparolantaj landoj, kiel Kanado, Belgio, Svisio kaj ceteraj landoj de Franclingvio. La 3-an de junio 2012 ĝi enhavas 1 256 547 artikolojn.
[redakti] Gravaj datoj
- 23-a de marto 2001: oficiala ekesto de la franclingva Vikipedio
- 6-a de junio 2001: ekesto de la unua ĉefpaĝo
- 31-a de oktobro 2002: enkonduko de la "tria etaĝo" de la programo MediaWiki, kio kaŭzas la perdon de la ĝistiama historio de artikoloj
- 23-a de aprilo 2005: la franclingva Vikipedio atingas la sojlon cent mil artikoloj
- 28-a de majo 2007: la projekto atingas la sojlon kvincent mil artikoloj, per la artikolo Aitken (cratère)
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Franclingva Vikipedio (france)
- Wikimédia France, la porvikipedia asocio de Francio (france)
- Wikimedia CH, la porvikipedia asocio de Svisio (angle, france, germane, itale, rumanĉe)
|
||||||||||||||