Minnanlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minnanlingva Vikipedio
Retadreso zh-min-nan.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo minnana
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 1-a de majo 2024
Artikolnombro 433 041
Profundeco 6.5
Paĝoj 1 069 689
Redaktoj 3 203 977
Uzantoj 62 335
Aktivaj uzantoj 76
Administrantoj 4
Dosieroj 335
vdr

La Minnanlingva VikipedioSudminlingva Vikipedio (en la minnana latinliteriga sistemo Pe̍h-ōe-jī: Wikipedia Bân-lâm-gú) estas minnanlingva (aŭ sudminlnigva) aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi uzas la minnanan latinlaterigan sistemon Pe̍h-ōe-jī. Ĝi komenciĝis en 2003. La 1-an de majo 2024 ĝi enhavas 165 169 artikolojn. Per tio ĝi estas la dua plej granda vikipedia projekto de la ĉina lingvaro.

Kiam la projekto komenciĝis, ne estis kodo laŭ ISO 639 por la minnana lingvo, do la uzintoj decidis uzi "zh-min-nan" (zh por la ĉina lingvo kaj min-nan por la lingvo mem), kiu jam estis registrita kiel la Interret-Inĝeniera Task-Forto IETF. Intertempe ekzistas ISO-kodo por la minnana aŭ sudmina ("nan"), kaj la domajna nomo http://nan.wikipedia.org alidirektigas al http://zh-min-nan.wikipedia.org/ .

La Minnanlingva Vikipedio estis fondita kiel sendependa projekto konata kiel Holopedia, do en Esperanto Holopedio (ne pro la pseŭdosufikso holo de la greka vorto ὄλος, do holos, "tuta" aŭ "kompleta", sed kiel referenco al Hō-ló-oē, familiara nomo por la minnana aŭ sudmina dialektaro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]