Arablingva Vikipedio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arablingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-ar.svg
Retadreso ar.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo araba
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 18/05/2013
Artikolnombro 230 155
Profundeco 236.6
Paĝoj 1 361 406
Redaktoj 13 333 454
Uzantoj 630 057
Aktivaj uzantoj 3 061
Administrantoj 30
Dosieroj 15 988
v  d  r
Information icon.svg

La arablingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon : ويكيبيديا العربية‎, latinliterigo laŭ sistemo DMG Wīkībīdyā al-ʿArabiyya aŭ ويكيبيديا، الموسوعة الحرة, latinlitere Wīkībīdyā, al-Mawsūʿa al-Ḥurra. La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2009, estante la unua semida lingvo atingante tiun nombron. La 19-an de majo 2013 ĝi enhavas 230 155 artikolojn, do intertempe ankaŭ pasis la limon de 200 000 artikoloj.

la jena angle priskribita mapo fare de la esperantisto Ziko van Dijk montras el kiuj landoj principe venas legantoj de la araba vikipedio (periodo septembro 2009 ĝis julio 2010): elstaras Egiptio, Sauda Arabio kaj Usono

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]