Sao-Tomeo kaj Principeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
República Democrática de São Tomé e Príncipe
Sao-Tomeo kaj Principeo
Flago-de-Sao-Tomeo-kaj-Principeo.svg
(Detaloj)
Coa São Tomé & Príncipe.PNG

(Detaloj)
Nacia himno: Independência total
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sao-Tomeo
Oficiala(j) lingvo(j) Portugala
Ĉefa(j) lingvo(j) Angolara
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo
Areo
 % de akvo
964 km²
0%
Loĝantaro 183.176 (2011)
Loĝdenso 169.1/km²
Horzono UTC+0
Interreta domajno .st
Landokodo ST
Telefona kodo 239
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Fradique de Menezes
Nacia tago 12-a de julio
Sendependiĝo disde Portugalio en 1975
Ekonomio
Valuto Dobra (STD)
MEP laŭ 2012
– suma $ 264 Mio.
– pokapa $ 1535
v  d  r
Information icon.svg

Sao-Tomeo kaj PrincipeoSantomeo kaj Princo estas lando en Centra Afriko, en la Golfo de Gvineo, formita ĉefe de du insuloj, kies nomojn ĝi portas.

Bazaj datumoj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: ST.
  • E-nomo: Demokrata Respubliko de Sao-Tomeo kaj Principeo.
  • Nacia nomo: República Democrática de São Tome e Príncipe.
  • Areo: 964 km², inter ili insulo Sao-Tomeo - 836, kaj insulo Principeo - 128.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Fradique de Menezes
  • Ĉefministro: Tomé Vera Cruz
  • Ĉefurbo: Sao-Tomeo (35 mil).
  • Loĝantaro: 129 mil (1995).
  • Ŝtatlingvo: portugala.
  • Pokapa GNP: 350 $.
  • Eksporto: kakao, kafo, bananoj, palmoleo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La insuloj estis malkovritaj de la portugalaj navigantoj João de Santarém kaj Pedro Escobar inter 1469 kaj 1472, samtempe kiel Anobono. La unua kolonigado de Sao-Tomeo sukcesis en 1493 fare de Alvaro Caminha, kiu ricevis la teron danke al la havigo de la portugala krono. Principeo estis kolonigita en 1500. Meze de la 16-a jarcento, kun helpo de sklavoj, la insulo estis la ĉefa produktanto de sukero de Afriko.

La sklaveco estis abolita en 1876, sed plu ekzistis deviga laborado. Okazis diversaj protestoj, kaj en 1953 pluraj centoj de afrikaj laboristoj mortis sekve de ribelo; la afero estas konata kiel "Masakro de Batepa".

Post la Revolucio de la Diantoj en Portugalio, Sao-Tomeo kaj Principeo akiris la sendependecon je la 12-a de julio de 1975. La unua prezidento estis la ĝenerala sekretario de la "Movado por la Liberigo de Sao-Tomeo kaj Principeo", Manuel Pinto da Costa.

En 1990, post demokrataj elektoj, estis elektita prezidento Miguel Trovoada, reelektita en 1996. En julio de 2001 fariĝis prezidento Fradique de Menezes.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Mapo de Sao-Tomeo kaj Principeo

La lando estas dividita en du provincoj, koincidaj kun la du ĉefaj insuloj. Principeo havas memregadon de post 1995).

Ekzistas sep distriktoj, ses en Sao-Tomeo kaj unu en Principeo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la arkipelago estas ĉirkaŭ 165.000 homoj, el kiuj proksimume 88% estas negruloj kaj 10% mestizoj. Ĉiuj estas idoj de enmigrintoj post la unua kolonigado en 1485. Preskaŭ ĉiuj loĝas en la ĉefa insulo Sao-Tomeo.

La ĉefurbo havas ĉ. 53.300 loĝantojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la malgrandeco, oni parolas kvar naciajn lingvojn: la portugala, kaj la portugalaj kreoloj: forro (85%), angolar (3%) kaj principea (0,1%).

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Sao-Tomeo kaj Principeo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]