Golfo de Biafro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Biafro
golfeto [+]

AkvejoAtlantiko, Golfo de Benino
Koordinatoj3° 0′ 0″ N, 8° 20′ 0″ O (mapo)38.33333Koordinatoj: 3° 0′ 0″ N, 8° 20′ 0″ O (mapo)

Longo300 km (186 mi)
Larĝo600 km (373 mi)
Map
Golfo de Biafro
Vikimedia Komunejo:  Bight of Biafra [+]
vdr

La Golfo de Biafro estas golfo en la Gvinea Golfo ĉe la okcidenta afrika marbordo de la Atlantiko. Ĝi konsistigas la maran fasadon de Niĝerio, Kameruno kaj ekvatora Gvineo. Post la biafra milito la niĝeriaj potenculoj en 1973 postulis renomigon al nova nomo "Golfo de Bonio" (angle "Bight of Bonny"), kvankam en Esperanto tiu nova nomo neniam vere ekuziĝis.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La golfo etendiĝas ĉirkaŭ 600 kilometrojn de la elfluejo de la Niĝera Rivero en la oceanon, do la Niĝera Delto, ĝis la kontinenta marbordo de ekvatora Gvineo. Okcidente ĝi en la Atlantiko transiras el la Golfo de Benino, kaj sude ĝin limigas la insulo Principeo, la plej malgranda kaj norda el la ĉefaj insuloj de la lando Santomeo kaj Principeo (aŭ Sao-Tomeo kaj Principeo). En la centro de la golfo situas el insulo Bioko, kiu apartenas al la ŝtato ekvatora Gvineo.

Historiaj asocioj kun la sklavkomerco kondukis ke la regiono konatiĝis kiel la "sklava marbordo": Kiel en multaj aliaj regionoj tra Afriko, potencaj indiĝenaj regnoj laŭ la Golfo de Benino multe dependis de longe establita sklavkomerco kiu multe disetendiĝis post la alveno de eŭropaj potencoj kaj iĝis tutmonda komerco kun la Eŭropa koloniado de Ameriko.