Eŭropa koloniado de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teritorioj en Ameriko sub koloniado de eŭropaj landoj en 1750.

La Eŭropa koloniado de Ameriko komenciĝis fine de la 15-a jarcento post kiam Kristoforo Kolumbo alvenis en 1492 per la mecenado de la reĝlando de Kastilio. Ekde tiu momento, la Hispana Imperio, la Portugala Imperio, la Brita Imperio, Francio, konkeris kaj koloniis kelkajn teritoriojn kiuj jam estis loĝitaj de aliaj popoloj de la amerika kontinento (nomataj fare de la eŭropanoj Indianoj kaj Unuaj nacioj). Aliaj eŭropaj landoj kiuj ĉe unu parto de la historio partoprenis en la koloniigo de Ameriko inkluzivas Rusion, Svedion kaj Nederlandon.

La hispana kaj portugala imperioj estis la unuaj kiuj konkeris kaj ekloĝis precipe en Nordameriko, Centrameriko kaj en la anda areo de Sudameriko. La hispana imperio estis la potenco kun pli grava ĉeesto altrudita en Ameriko. Ĝi perforte prenis la posedon de la du grandaj ekzistantaj imperioj en Ameriko en tiu epoko: en Nordameriko prenis la kontrolon kaj posedaĵojn de la Azteka Imperio, en la nuna Meksiko, ekloĝante en iliaj urboj. Ekde tiu momento ĝi kontrolis grandan parton de Centrameriko: ekde la anda zono de Sudameriko ĝis la centra zono de la nuna Ĉilio, inkluzive de la Inkaa Imperio en nuna Peruo. En Karibio, ĝi regis super Kubo, Hispaniolo, Puerto-Riko, Jamajko, inkluzive de la duoninsulo Florido ene de siaj karibiaj posedaĵoj.

Portugalio prenis la plejparton de la atlantika marborda strio de la norda parto de Sudameriko, kie pli malfrue naskiĝis Brazilo. Anglio establis dek tri koloniojn en la maborda strio de la nordamerika atlantika parto, krom kelkaj karibiaj insuloj.

Francio okupis la teritorion de la nuna Franca Gujano en Sudameriko (ankoraŭ sub ĝia regado), Luiziano ĉe la Meksika Golfo, kelkaj karibiaj insuloj kaj la kanada regiono Kebekio. Nederlando establis koloniojn en Nordameriko (Nov-Amsterdamo kiu poste estos Nov-Jorko), Nederlanda Gujano hodiaŭ Surinamo kaj kelkaj setlejoj en karibiaj insuloj (Nederlandaj Antiloj kaj Arubo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]