Tipografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Metalaj prestipoj

Tipografio (greke τυπογραφία, tipografía, de τύπος, típos „bato, premo, figuro, tipo“ kaj γράφειν, gráfein „pentri, skribi, ĉizi“) unuavice estas la kreo de komunikaĵo per reproduktebla skribo, sed duavice ankaŭ la dezajno de tia skriba komunikaĵo per linioj, areoj kaj la specifa aranĝo de literoj.

Tipografo nomiĝas tiu laboristo, kiu laboras en tradicia presejo; plivastige, tiu kiu okupiĝas pri tipografio.

Ĝenerala rigardo[redakti | redakti fonton]

La tipografia dezajno devas konsideri la specon (ekzemple libro, formularo aŭ interreto) kaj celon (ekzemple facila legebleco aŭ varbado) de la dokumento.

Nuntempe, kaj praktiko kaj studo pri tipografio ege ampleksas; ĝi tuŝas ĉiujn aspektojn rilate al tipar-dezajno kaj kompostado; belskribo; mur-skribaĵoj; enskriboj gravuritaj sur ŝtono; afiŝa dezajno; indikŝildo; reklamoj; entreprena aŭ institucia identeco; logotipoj; vestoj; animacia tipografio por filmoj kaj televid-programoj, ktp...

Ekde la apero de komputiloj kaj ciferecaj iloj, tipografia agad-kampo sufiĉe ampleksiĝis: ttt-ejoj, poŝ-telefonaj kaj poŝ-videoludilaj ekranoj estas nur kelkaj ekzemploj.

Mikrotipografio aŭ detala tipografio[redakti | redakti fonton]

Detala tipografiomikrotipografio [1] fiksas la sekvajn detalojn de la kompostado:
tipara familio, majuskletoj kaj ligaturoj
paŝo de la prestipoj kaj spacetoj
• ortografie kaj tipografie ĝusta apliko de interpunkcio

Prestipo:
a - spegulbilda litero
b - prestipa larĝeco
c - prestipa alteco
Detaloj
1 - kapo
2 - la tielnomata "signaturo"
3 - pieda ĉizaĵo (ne ĉiam ekzistas)
4 - piedo

Makrotipografio kaj enpaĝigo[redakti | redakti fonton]

Makrotipografio okupiĝas pri la dezajna aspekto de kompleta skriba verko.

Enpaĝigo estas la kompleta aranĝo de pres- aŭ retpaĝo, interalie temas pri:
paĝoformato
kompostareo
liniolarĝeco, liniopaŝo, nombro de linioj
• eviti nekonvenajn dividojn de vortoj kaj alineoj (orfoj)
• aranĝo de la paĝo kaj de la teksto
• enmeto de bildoj kaj tabeloj
• fiksi la grandecon kaj la emfazon de la tiparoj

Bazaj elementoj de la enpaĝigo:
• la linio por la horizontala direkto
• la kolumno por la vertikala direkto

La unuopaj elementoj de la paĝokonstruo akordiĝu sencoplene: tiparelekto kaj -grandeco, ĝusta lokiĝo de bildoj, grafikaĵoj kaj tabeloj plej gravas. Oni celu harmonian dispartigon de presita kaj nepresita areoj: paĝo estu nek tro ŝarĝita nek tro malplena. Ĉe tio utilas dispartigo de la elementoj per kradostrukturo.

Aplikado de tipografio[redakti | redakti fonton]

Ekde Gutenberg tipografio estis parto de la faka scio de presistoj kaj kompostistoj. Nuntempe ĝi estas grava studparto por grafikistoj en la presindustrio kaj en ciferecaj komunikiloj kaj similaj profesioj. La novaj teknikoj por la kreado de retejoj postulis de tipografoj novajn defiojn, ekzemple koncerne facilecon kaj praktikecon por uzantoj. Nuntempe preskaŭ iu ajn povas krei printaĵojn (ekz. leterojn) aŭ krei retpaĝon kaj tiel esti tipografia kreanto. Ofte ekzistas jam uzpretaj aplikadoj. Tamen ankaŭ la amatora tipografo povas ĉerpi el la spertoj de bonaj profesiaj tipografoj kaj grafikistoj nuntempaj aŭ iamaj. Por ĉi tiuj metioj ekzistas gvidlibroj en diversaj lingvoj ĉu presitaj ĉu rete atingeblaj. Tipografio povas reliefigi la enhavon, celon kaj ĉarmon de verko subtenante la komunikan efikon de teksto, kiu antaŭ ĉio estu bone legebla.

Historio de la okcidentaj tipografiaj stiloj[redakti | redakti fonton]

Gotika kaj Renesanca[redakti | redakti fonton]

Kopiista monaĥo en scriptorium (pr. skriptorium)
Les Très Riches Heures du duc de Berry: liter-stilo "teksturo" aŭ "frakturo"
42-linia Biblio de Johannes Gutenberg (liter-stilo "frakturo")
Arko de Tito: Romia enskribo kiu montras la majusklojn, kiuj inspiris la unuajn veneciajn tipografojn.

La presejo en Eŭropo, evoluis dum la Renesanca apogeo. Tamen, la unuaj presaĵoj fare de Johannes Gutenberg, kiel la 42-linia Biblio, uzis liter-stilon el la Gotika epoko nomita Teksturo (germane, Texture), Frakturo (germane, Fraktur) aŭ malnova angla stilo. Dum la Mezepoko, la libra kulturo eliris el la kristanaj monaĥejoj, kiuj agis preskaŭ kiel eldonejoj en la moderna senco de tiu ĉi vorto. La libroj ne estis presitaj, sed man-skribitaj fare de specialigitaj monaĥoj nomataj kopiistoj; ili faris sian laboron en ejo trovita ene de preskaŭ ĉiuj monaĥejoj nomita latinlingve scriptorium (pr. skriptorjum) (skribejo). La scriptorium kiu havis bibliotekon kaj salonon kun diversaj skrib-tabloj. Ĉi tie, la monaĥoj kopiis la librojn de la biblioteko, unufoje pro mendo fare de feŭda sinjoro kaj alifoje el alia monaĥejo. Dum la Gotik-epoko, Eŭropo revenis iom post iom al ekonomia sistemo, kiu dependis de la urboj — kaj ne de la kampo kiel tradicie dum la plejparto de la Mezepoko —, kaj tion determinis la naskiĝo de la gildoj, kiuj permesis plej grandan libro-produktadon. La libroj, kutime religiaj, estis menditaj de riĉuloj al gildo de libro-artistoj, kiuj havis specialistojn pri surskriboj, ornamaj majuskloj, liter-ornamo, gale-kompostaĵo kaj libro-bindado; ĉar temis pri tute metia procezo, 200-paĝa libro povis prokrastiĝi 5 aŭ 6 monatoj, kaj estis necesaj pli-malpli 25 ŝaf-feloj por fari la veleno sur kiu oni skribis kaj ilustris per ov-guaŝo, kaj primitiva speco de oleo-pentraĵo. La urboj kiuj pli fortiĝis dum la Gotika epoko estis nord-Eŭropaj, ekz-e, Parizo, Londono kaj sufiĉe da germanaj urboj, kiuj estis la unuaj je starigi la gilda sistemo; plie, la urbo kaŭzis la naskiĝo de la universitatoj; tio kreskigis la bezonon de man-skribaĵoj kaj starigis bezonon trovi novan metodon por libro-produktado, amase kaj multe pli malmultekoste.

Teknika evoluo[redakti | redakti fonton]

Kompostmaŝinoj

Linotipo (Linotype), inventita de Ottmar Mergenthaler, produktis rapide presliniojn ĉefe por ĵurnaloj.

Monotipo (Monotype), inventita de Tolbert Lanston, produktis unuopajn prestipojn por libroj kaj komplikaj laboroj.

Karakteristikoj de la tiparoj[redakti | redakti fonton]

Tipara klasigo[redakti | redakti fonton]

Oni klasigas tiparojn laŭ ilia formo kaj ankaŭ surbaze de la epoko kiam estis dezajnitaj.

Historia klasigo[redakti | redakti fonton]

La unuaj moveblaj prestipoj kreitaj de Johannes Gutenberg imitis Mezepokajn man-skribitajn verkojn. Pro tio facile kompreneblas, ke la unuaj tipoj disvenditaj estis laŭ gotika stilo por Germanio kaj Humanisma aŭ romia stilo en Italio. La evoluo de la tipara dezajno permesis starigi tiparan klasigon laŭ stiloj ĝenerale ligitaj al tiuj epokoj, kiam ili estis unue kreitaj.

Laŭforma klasigo[redakti | redakti fonton]

Tipografoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La germana termino Mikrotypografie («mikrotipografio») aperis unuafoje en prelego farita ĉe la Munkena Tipografia Societo. Ekde tiam ĝi ĝeneraliĝis en la faka literaturo, sed ĝi povas esti anstataŭigita per la esprimo Detailtypography («detal-tipografio»). Ĝi okupiĝas pri la dezajno de unuopaj literoj aŭ signoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]