Punkto (interpunkcio)
| Interpunkciaĵoj |
|---|
|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
| Aliaj tipografiaj markoj |
|
asterisko ( * ) |
La punkto estas la marko de interpunkcio plej ofte uzata ĉe la fino de frazoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj. Ĝi indikas, ke la antaŭa frazo estis ĉeffrazo.
Enhavo |
Mallongigoj [redakti]
Oni povas uzi punkton en mallongigoj. Ekzemple, oni povas skribi k.t.p. anstataŭ kaj tiel plu. (Tamen, ankaŭ estas bona por skribi sen la punktoj: ktp.) Persono povas mallongigi sian nomon kun la unua litero kaj punkto. Ekzemplo estas J.R.R. Tolkien.
Matematike [redakti]
Oni fojfoje uzas la punkton por grupigi la ciferojn de granaj nombroj. Ili estas grupigitaj laŭ tri ciferoj. Tiel, miliono povas esti skribita jene: 1.000.000. En Esperanto oni tamen plej ofte uzas spacetojn por grupigi la ciferojn: 100 000 000.
Anglalingve oni uzas ĝin kiel decimalan markon (kontraste al Esperanto, kiu uzas komon).
Komputike [redakti]
En komputiko la punkto estas ofte disigilo, utila en DNS en domajnaj nomoj kaj IP-adresoj.
Ĝi estas ASCII kaj Unikoda signo 46.
Figura uzo [redakti]
Ĉar interpunkcie, punkto signas finon de frazo, figure oni uzas "Punkto" kiel interjekcia esprimo por fini diskuton aŭ disputon. Ekzempla frazo; "Jes, vi pravas. Punkto."
