Tolbert Lanston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tolbert Lanston
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1844 (1844-02-03)
en Troy
Morto 18-an de februaro 1913 (1913-02-18) (69-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Ŝtataneco Usono
Subskribo Tolbert Lanston
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Tolbert LANSTON (naskiĝis la 3-an de februaro 1844 en Troy, Ohio; mortis la 18-an de februaro 1913 en Vaŝingtono, D.C.) estis usona inventisto. Lia ĉefa faro estis la invento kaj evoluigo de la kompostmaŝino Monotype, tiel nomata ĉar ĝi fandis kaj kunmetis unuopajn presliterojn. Nova koncepto de la inventinto estis la apartigo de la intelekta disde la mekanika laboro. Ekde 1887 li klopodis realigi sian genian ideon. En 1893 li prezentis la unuan maŝinon en Ĉikago, kiu poste estis transformita. Kiel eksterordinare kapabla kunlaboranto oni devas mencii W. S. Bancroft. Malavara mondonanto estis I. M. Dove. En la jaroj 1896-97 surmerkatiĝis la unuaj monotipoj, komence kun 132 matricoj, sed jam en la jaro 1899 kun muldila kadro de 225 matricoj. Dum la posta evoluo oni atingis 272 matricojn. Tio signifas ke la tajpisto, kunkalkulante la 4 linioĝustigajn klavojn, povis miksi 268 diversajn tipojn sen ŝanĝi la subklavaran interagan kadron.