Konkava preso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A: Papero, B: Inko, C: Kliŝo;
1: Inkujo, 2: Kliŝocilindro,
3: Inkviŝa klingo, 4: Premcilindro, 5: Papero

Konkava preso estas unu el la ĉefaj metodoj presi (apud platpreso kaj konveksa preso), uzata kaj en tipografio, kaj en grafika arto.

La metodo konsistas en tio, ke la presota bildo estas enĉizita en la kliŝo, kaj la rezultaj kavaĵoj entenas la presinkon.

La konkava preso estas pli trivorezista, ol la du aliaj metodoj, kaj tial pli konvenas por presado en grandaj eldonkvantoj (interalie, por diversaj pakumoj).

Presaĵoj faritaj per konkava preso havas relative pli dikan tavolon da inko, sekve de kio ili estas iom reliefaj; tiu reliefo estas uzebla por sekurigi dokumentojn (aŭ monbiletojn) kontraŭ falsado.