Derviŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
turniĝantaj derviŝoj de la ordeno Mevlevi en Turkio (dum februaro 2006)

Derviŝo (Turka: derviş; perse: درویش darviŝ; arabe: درويش darŭiŝ) estas ano de islama asketisma ordeno de sufiismo. Derviŝoj ĝenerale konatas pro sia ekstrema povreco kaj strikteco. Ili en islamaj kulturoj havas la renomon esti fontoj de saĝeco, de medicino, de poezio kaj de religiaj revelacioj. Aparte legenda derviŝo estis Nasredino, kiu konatiĝis ne nur en la islamaj socioj de Okcidenta Azio kaj Barato, sed ankaŭ en ne-islamaj kulturoj de aliaj mondopartoj.

derviŝoj en festa dekoro (1869–1870, verko de la rusa pentristo V. V. Vereŝĉagin)

Etimologio de la vorto[redakti | redakti fonton]

La termino devenas de la persa vorto درویش darvīŝ), kiu ĝenerale priskribas asketisman monaĥon. La vorto ankaŭ uziĝas por priskribi firman kaj asketan econ de homo, por kiu materia posedo ne gravas. La vorto en la persa lingvo origine signifas "almozpetanto", sed tio ne nepre komprenindas laŭlitere: la vorto pli aludas al tio, ke tiu kiu iras la vojon de sufiismo, ekkonas "sian propran povrecon kontraste al la dia riĉeco". La komenca silabo estas la persa vorto dar („pordo“, „pordego“), kaj aludas al tio, ke almozpetantoj iras de pordo al pordo. En la simbolismo de sufiismo la vortero ankaŭ aludas al la spirita trapaso de la pordo inter la materia, tera mondo kaj la spirita, dia kosmo nevidebla.

turniĝantaj derviŝoj de la ordeno Mevlevi en Istanbulo dum aprilo 2006

Religia praktiko[redakti | redakti fonton]

Multaj derviŝoj dediĉas sin al povreco kaj vivas en monaĥe retirita asketismo. Iuj almozpetas, aliaj plenumas profesiojn - ekzemple la egiptiaj "kadiritoj" estas fiŝistoj.

Sufiistaj ordenoj vivas laŭ monaĥaj reguloj, el kiuj multaj kompareblas al tiuj de kristanaj monaĥoj, sed iuj havas klarajn diferencojn kiel ekzemple la religian ordonon fondi familion. Diversaj derviŝaj ordenoj dum la jarcentoj ekestis kaj parte denove malaperis. La ekstaza danco sema, kiun praktikas iuj derviŝaj ordenoj (ekzemple la ordeno Mevlevi en Turkio) kaj kiu per danca turniĝado gvidu al tranco (majdhb, fana) kaj per tio kontaktiĝu kun dio.

dancanta derviŝo en Sudano dum februaro 2005

Anoj de aliaj derviŝaj ordenoj traboras sin per tranĉiloj, prenas enmane ardantajn feraĵojn aŭ glutas ardantajn karberojn, por per doloro proksimiĝi al tranco. Iuj grupoj laŭte kantas koranajn versojn, tamburas kaj dancas, aliaj preferas silentan meditadon. Ĉiu ordeno havas unuecan vestaĵon kaj specialajn ritojn ekzemple de inicado.

En Turkio la ekstazaj dancoj la derviŝoj de la de ordeno Mevlevi dum la lastaj jardekoj kaptis pli kaj pli grandan intereson de turistoj, kaj ofte ensceniĝas por turista publiko. Tamen tiaj prezentoj ekde la jaro 1925 estas la sola ŝanco laŭleĝe praktiki la kutimon, ĉar ekde la jaro 1925 la tiama prezidento Kemal Atatürk malpermesis ĉiujn religiajn agojn de sufiismo kaj do ankaŭ la derviŝajn festojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]