Intonacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Per intonacioentonigo oni nomas la fajnagordon de laŭteco kaj sonkoloro de unuopaj tonoj ĉe muzikiloj kaj ĉe la kantado.

  • Ĉe la kantando samkiel ĉe arĉ- kaj blovinstrumentoj la nocio rilatas precipe al la ekzakteco de la tonalto dum la muzikado, ĉar tiu ĉi estas ŝanĝebla kaj iliaj ekzakteco estas tasko de la interpretisto. La sonkoloro kaj la tonaltoj de diversaj tonoj estas individue reguligitaj.
  • Antaŭ ĉio je klavariloj, por kiuj por ĉiu tono ekzistas aparta tongenerilo (kutime kordojfajfiloj), intonacio signifas ĉefe la asimiladon de laŭteco kaj sonkoloro de la tongeneriloj unu kun la aliaj. Tio ĉi fariĝas per korektadoj ĉe la tongenerilo aŭ ĉe la al tiu apartena mekaniko k.e. la martelo ĉe la piano. La intonacio tiam estas tasko de la instrumentkonstruisto. Kutime instrumento estas unufoje intonaciita. Speciale elspeziga estas la intonacio de orgeno, ĉar jen ĉiu fajfilo devas esti intonaciata unuope. Ĉe gitaroj oni nomas la gradon de agorditeco de la tonaltoj ankaŭ kiel fretpureco lige kun la oktavpureco.
  • Intonacio povas ankaŭ signifi mallongan enkondukon de muzikaĵo. Ĉe gregoriaj ĉantoj ekz. enkonduko realigata de la kantoro aŭ ankaŭ mallonga orgenpreludo antaŭ ĥoralo, vd. liturgia orgenludado.
  • en la lingvistiko Intonacio estas frazmelodio, kaŭzata de la variado de la voĉa sonalto dum parolado, en lingvo, kiu ne estas tonlingvo.