Tex Beneke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tex Beneke, Januar 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Gordon Lee „Tex“ Beneke (* 12-an de februaro 1914 en Fort Worth, Teksaso; † 30-an de majo 2000 en Costa Mesa, Kalifornio) estis usona ĵaz-saksofonisto kaj kantisto, fama kiel membro de la bandego de Glenn Miller kaj post ties morto estro de propraj bandoj, kiuj flegis la muzikon de Miller.

Vivo kaj Kariero[redakti | redakti fonton]

Shep Fields (maldekstre) kaj Tex Beneke, Glen Island Casino, Novjorko, majon de 1947.
Foto Gottlieb

Ekde 1935 ĝis 1937 li ludis en la orkestro de Ben Young kaj ekde 1938 en la bandego de Glenn Miller, en kiu li estis unu el la plej famaj soloistoj kaj ankaŭ prezentis kiel kantisto („Chattanooga Choo Choo“, „I’ve got a Girl in Kalamazoo“). Li kunludis kun la Orkestro Glenn Miller en la filmoj „Sun Valley Serenade“ (1941) kaj „Orchestra Wives“ (1942). Kiam Glenn Miller en 1942 malfondis sian bandon, por daŭrigi kun sia Army Air Force-Band, li ludis unue ĉe Horace Heidt kaj Jan Savitt kaj direktis post tio ĝis 1945 mararmean bandon en Oklahomo. En 1946 la vidvino de Glenn Miller petis lin, transpreni la direktadon de la bando demandata poste kiel antaŭe (kun 19 muzikistoj kaj ĝis 1948 ankaŭ kun aldona arĉinstrumenta sekcio), je kio li liudis ankaŭ novajn aranĝaĵojn ekz. de Henry Mancini kaj eĉ enigis bibop-influojn. Ĉar al li tamen ne plaĉis la striktaj instrukcioj de la Miller-heredintoj (kaj de RCA Victor) rilate la muzikon, ekestis malpaca separiĝo en 1950. Ili ankaŭ atingis, ke li ne aperos en la holivuda kinofilmo The Glenn Miller Story (1954). Beneke post tio fondis propran orkestron, en kiu li ludis muzikon de Glenn Miller aŭ laŭ ties stilo. Li ludis ankaŭ en la 1960-aj jaroj kun variaj reunuiĝobandoj de Glenn Miller (ekz. kun la iamaj Miller-kantistoj Ray Eberle kaj Paula Kelly) kaj foje en Disneyland. Kun nova orkestro li prezentis ekde la 1970-aj jaroj ĝis en la 1990-aj jaroj. Meze de la1990-aj jaroj li suferis apopleksion kaj rezignis saksofonludon, estis tamen pluen bandestro kaj kantisto.

En 1996 li estis akceptata en la Glorhalo de Bandegoj kaj Ĵazo. Li mortis en 2000 je sia loĝloko Costa Mesa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]