Die Zauberflöte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Die Zauberflöte (La Magia Fluto) estas opero du-akta, komponita en 1791 de Wolfgang Amadeus Mozart laŭ germanlingva libreto de Emanuel Schikaneder. La verko estas Singspiel, t.e. opero kun parolata teksto inter kantataj arioj.

Unua prezentado kaj recenzo[redakti | redakti fonton]

La opero estis unuafoje prezentata en Vieno la 30-an de septembro de 1791 ĉe la Freihaus-Theater auf der Wieden.[1] Mozart mem estris la orĥestron,[2] Schikaneder ludis Papagenon, kaj la Reĝinon de la Nokto ludis la bofratino de Mozart, Josepha Hofer.

La opero altiris grandajn homamasojn, kaj ĝia bona akcepto gajigis la komponiston, malsaniĝintan en Prago antaŭ kelkaj semajnoj kaj mortontan post kelkaj monatoj.

Depost tiam, Die Zauberflöte estas unu el la plej amataj operoj, kaj la oke plej ofte ludata opero en Nordameriko.[3]

Roloj[redakti | redakti fonton]

Rolo Voĉofako Unua kantistaro, 30-a de septembro de 1791
Tamino tenoro Benedikt Schack
Papageno baritono Emanuel Schikaneder
Pamina soprano Anna Gottlieb
Reĝino de la Nokto soprano Josepha Hofer
Sarastro baso Franz Xaver Gerl
Tri damoj 2 sopranoj, mezsoprano Mlle Klöpfer, Mlle Hofmann, Mme Elisab[e]th Schack
Monostatos tenoro Johann Joseph Nouseul
Tri knaboj soprana knabo, alda knabo, mezsoprana knabo Anna Schikaneder; Anselm Handelgruber; Franz Anton Maurer
Prezidanto de la templo baso-baritono Herr Winter
Tri sacerdotoj tenoro, du basoj Johann Michael Kistler, Urban Schikaneder, Herr Moll
Papagena soprano Barbara Gerl
Du armatoj tenoro, baso Johann Michael Kistler, Herr Moll
Tri sklavoj 2 tenoroj, baso Karl Ludwig Giesecke, Herr Frasel, Herr Starke
Sacerdotoj, virinoj, plebo, sklavoj, ĥoro
Klarigo: La ne tre gravaj rolantoj estis menciitaj sen antaŭnomoj, kun la titoloj Herr (mallonge Hr, germane: sinjoro), Mad Mme (france: sinjorino), Mlle (france: fraŭlino)

La kantistoj rolas kun orĥestro konsistanta el du flutoj (unu kun fluteto), du hobojoj, du klarnetoj (duoblantaj je basetkorno), du fagotoj, du kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj (alda, tenora kaj basa), timbaloj kaj kordinstrumentoj. La verko ankaŭ necesigas kvarpartan ĥoron por pluraj sceneroj (aparte la finaĵoj de ambaŭ aktoj) kaj kampaneton por la muziko de la magiaj tintiloj de Papageno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Magic Flute
  2. Ignaz von Seyfried, Neue Zeitschrift für Musik, vol. 12, 5 June 1840, p. 184),
  3. OPERA America's "Quick Facts" list of most frequently produced operas in the 2007/2008 season