Kromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo



Cr

Mo

VKromoMn

[Ar]3d54s1

52 Cr
24
↓Perioda tabelo de elementoj↓
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero Kromo (Chromium), Cr , 24
CAS-numero 7440-47-3
Loko en Perioda tabelo 6-a grupo,

4-a periodo, bloko d

Karakteriza grupo Transiraj metaloj
Koncentriteco en marakvo 0.0003 mg/l
Nombro de naturaj izotopoj 4
Aspekto arĝent-kolora metalo
Chromium crystals and 1cm3 cube.jpg
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 51,9961 amu
Atomradiuso 166 pm
Kovalenta radiuso 127 pm
Elektrona konfiguracio [Ar]3d54s1
Oksidiĝa nombro +3,+2,+6
Fizikaj ecoj
Materia stato solidaĵo
Kristala strukturo kuba
Denseco 7.19 g/cm3
Malmoleco 8,5 (Mohs-skalo)
Magneta konduto antiferomagneta (je 310 K)
Degelpunkto 1857 °C (2130 K)
Bolpunkto 2672 °C (2945 K)
Premo de sata vaporo 990 Pa (je 2130 K)
Rapideco de sono 5940 m/s
Specifa varmkapacito 450 J/(kg.K)
Elektra konduktivo 7,74·106 S/m
Varmkonduktivo 93,7 W/(m.K)
Elektronegativeco 1,66 (Pauling-skalo)
Joniga energio 652,9 kJ/mol
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Kromo (aŭ ĥromo, laŭ la greka χρῶμα, aŭ kromio[1]) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cr kaj la atomnumero 24. Ĝi estas brila transirmetalo kun alta frostopunkto, utila en alojoj. Kromo havas nek odoro nek gusto, kaj ĝi estas fleksiĝema. Ĝi estas la unika elemento de la perioda tabelo, kiu estas antiferomagneta ĉe la ĉambra temperaturo.

  • Simbolo: Cr
  • Atomnumero: 24
  • Atompezo: 51.9961(6) g·mol−1
  • Kemia Serio: transirmetalo
  • Denseco: 7.19 g·cm−3
  • Frostopunkto: 2180 K (1907 °C, 3465 °F)
  • Bolpunkto: 2944 K (2671 °C, 4840 °F)
  • Eltrovinto: Johann Gottlob Lehmann

Historio[redakti | redakti fonton]

Crocoite (PbCrO4) de Tasmanio

La 26-an de julio 1761, Johann Gottlob Lehmann trovis oranĝkolora-ruĝan mineralon en Uralo, kiun li nomis Siberia ruĝa plumbo. Li pensis, ke tiu mineralo estis plumba kombinaĵo kun seleno kaj fero, sed ĝi estis plumba kromito (PbCrO4), kiu nun nomiĝas krokoit (angle crocoite). En 1770, Peter Simon Pallas vizitis la saman ejon, kaj trovis tiun saman ruĝan "plumban" mineralon. Ĉi tiu mineralo estis tre utila kiel pigmento, do ĝia uzado kiel farbo populariĝis. Ankaŭ, flava koloro kreita de krokoito populariĝis kiel moda koloro.

En 1797, Louis Nicolas Vauquelin ricevis krokoiton. Li produktis kroman oksidon (CrO3) per miksado de crocoite kaj klorida acido (HCl). En 1798, Vauquelin produktis metalan kromon per lignokarba forno. Li trovis kromon en gemoj kiel rubeno kaj smeraldo. Li sukcesis izoli puran kromon.

Dum la 1800-oj, kromo estis uzata kiel farbo kaj tanada salo. Nun ĝia uzado estas primare (85%) en metalaj alojoj, aparte en rustorezista ŝtalo . Ĝi estas ankaŭ uzata en la kemiaj kaj metalaj industrioj.

Kromo nomiĝis pro la greka vorto "Chrôma" (kiu signifas koloro), ĉar estas multe da koloraj kombinaĵoj kun kromo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Formo laŭ PIV.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]