Simenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La simenso (simbolo S) estas la SI-unuo de elektra konduktanco. Ĝi estas la inverso de omo. Oni nomis ĝin pro la germana inventanto kaj industriisto Ernst Werner von Siemens. Ĝi oficialiĝis en 1971.

Difino[redakti | redakti fonton]

Por fizika objekto, tipe elektra ilo, kun elektra rezistanco R, la konduktanco G difiniĝas kiel

kie I estas la kurento tra la objekto kaj V estas la elektra tensio trans la objekto.

La unuon simenso por la konduktanco G difinas

Notu ke la lasta termino estas tute en bazaj unuoj de SI. Do por ilo kun konduktanco de unu simenso, la elektra kurento tra ĝi kun unu volto trans ĝi estas unu ampero, kaj por ĉiu kroma volto trans ĝi la elektra kurento pliiĝas je unu ampero.

Ekzemple: la konduktanco de rezistilo kun rezistanco ses omoj estas G = 1/(6 Ω) 0.167 S.