Christian Friedrich Sattler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christian Friedrich Sattler (1778-1842) estis inventinto de la moderna trombono. En 1821 Sattler furoris en 1821 per du inventoj: per la kromata valvotrumpeto kaj per la tenorbastrombono; ĉi-lasta ricevis ekde 1838-1839 kroman kvartvalvon. En la metiejo de Sattler en la Querstraße en Lepsiko ekestis "signalkornoj, kromataj valvokornoj" - tiam absolutaj novaĵoj - kaj la trombonoj liamaniere konstruataj kun klare pli ampleksa sonfunelo je entute pli granda tubodiametro kaj marka sono. Tiajn instrumentojn oni nuntempe nomas "lepsika modelo" aŭ "germana trombono". Tiu novigo de Sattler servis kiel modelo por instrumentkonstruistoj el multaj landoj kaj per tio stampas esence ĝis en nia tempo la aperaĵon kaj per tio ankaŭ la sonkoloron de modernaj trombonoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]