Giacomo Puccini

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giacomo Puccini
Giacomo Puccini
itala komponisto
Naskiĝo 22-a de decembro 1858
en Lucca, Toskanio, Italio
Morto 29-a de novembro 1924
en Bruselo, Belgio
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Giacomo PUCCINI [ĜAkomo puĉini], plennome: Giacomo Antonio Domenico Michele Secondo Maria Puccini (naskiĝis la 22-an de decembro, 1858, mortis la 29-an de novembro, 1924) estis itala komponisto.

La filo de muzikista familio naskiĝis en Lucca. Kiel knabo li kantis en koruso kaj de 1880 ĝis 1883 li studis en la konservatorio de Milano.

Lia unua opero Le Villi unuafoje prezentiĝis en la jaro 1884. Internacian famon li gajnis per la opero Manon Lescaut (1893).

La fama dirigento Arturo Toscanini gvidis la premieron de La Bohème en 1896.

La opero Madame Butterfly (unuafoje prezentita en 1900) komence ne entuziasmigis la publikon, ĝi iĝis plena sukceso nur ekde 1904.

Giacomo Puccini mortis en Bruselo. Sian lastan operon Turandot, li ne finfaris. Franco Alfano kompletigis lian laboron.

[redakti] Operoj

  • Le Villi (31-a de majo, 1884; Teatro dal Verme, Milano)
  • Le Villi [reviziita] (26-a de decembro, 1884; Teatro Regio, Torino)
  • Edgar (21-a de aprilo, 1889; Teatro alla Scala, Milano)
  • Edgar [reviziita] (28-a de januaro, 1892; Teatro Comunale, Ferrara)
  • Manon Lescaut (1-a de februaro, 1893, Teatro Regio, Torino)
  • La Bohème (1-a de februaro, 1896; Teatro Regio, Turin)
  • Tosca (14-a de januaro, 1900; Teatro Costanzi, Romo)
  • Madama Butterfly (17-a de februaro, 1904; Teatro alla Scala, Milano)
  • Madama Butterfly [reviziita] (28-a de majo, 1904; Teatro Grande, Brescia)
  • Edgar [2-a revizio] (8-a de julio, 1905; Teatro Colón, Buenos Aires)
  • Madama Butterfly [2-a revizio] (10-a de julio, 1905; Covent Garden, London)
  • Madama Butterfly [32-a revizio] (28-a de decembro, 1905; Opéra Comique, Parizo)
  • La fanciulla del West (10-a de decembro, 1910; Metropola Operejo, Novjorko)
  • La rondine (27-a de marto, 1917; Opéra Monte Carlo)
  • Il trittico (14-a de decembro, 1918; Metropola Operejo, Novjorko)
  • Il tabarro
  • Suor Angelica
  • Gianni Schicchi
  • Turandot (25-a de aprilo, 1926; Teatro alla Scala, Milano)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.bohemianopera.com/puccini.htm
Ekstera ligilo  http://w3.rz-berlin.mpg.de/cmp/puccini.html
Ekstera ligilo  http://cylinders.library.ucsb.edu/search.php?query=puccini&queryType=%40attr+1%3D1016
Ekstera ligilo  http://www.giacomo-puccini.de
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj