Pietro Mascagni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Mascagni
itala komponisto
itala komponisto
Persona informo
Naskonomo Pietro Antonio Stefano Mascagni
Naskiĝo 7-a de decembro 1863
en Livorno, Toskanio, Italio
Morto 2-a de aŭgusto 1945
en Romo, Italio
Tombo Cimitero della Misericordia
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Milana Konservatorio
Subskribo Pietro Mascagni
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
Verkoj Vilaĝa Kavalireco
L'amico Fritz
Iris
TTT
Retejo https://www.pietromascagni.com
vdr

Pietro MASCAGNI (E-O Pjetro Maskanji) (7-a de decembro, 1863 - 2-a de aŭgusto, 1945) estis itala komponisto tre konata por siaj operoj.

Lia 1980a ĉefverko, Cavalleria Rusticana, ege influis la muzikan historion kaj malfermis la vojon al verismaj ideoj en itala muziko.

Aliaj liaj tre konataj verkoj estis "L'amico Fritz" kaj "Iris".

Mascagni sume verkis kvindek operojn kaj unu opereton ("Si") kune kun aliaj malgrandaj verkoj kiel kanzonoj aŭ verkoj por voĉo kaj pianoforto aŭ por orkestro.

Li ĝuis grandegan sukceson dum la tuta vivo, kiel kaj komponisto kaj direktoro de propraj verkoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la itala urbo Livorno. Kompletigintaj la gimnaziajn studojn, al kiuj li kunigis la studon de kanto kaj forte-piano, ekde 1876 li decidis tute sin dediĉi al muzikaj studoj, sekvante la instruadon de Alfredo Soffredini, fondinto de la "Muzika Livorna Instituto".

Ekde la jaro 1880 li komponis siajn unuajn komposiciojn de sankta kaj sinfonia muziko, inter kiuj estas: "Sinfonia in fa maggiore", "Elegia per soprano", "violino e pianoforte", "Ave Maria per soprano e pianoforte", "Pater Noster per soprano e quintetto d'archi"

En 1881 komponis la kvar-voĉan kanton in filanda kaj la kanton Al la ĝojo laŭ la teksto de Friedrich Schiller.

En 1882 li iris Milanon kie trafis la konservatorian enir-ekzamenon kaj ekfrekventis la lokan artan medion amikiĝante kun aliaj komponistoj kiel Giacomo Puccini kaj Amilcare Ponchielli.

Lia rilato kun la konservatorio tamen tuj malboniĝis. Post disputo kun la estro, Mascagni decisidis forlasi kaj la Instituton kaj la muzikajn studojn. Dum iom da jaroj li sin vivtenis laborante kiel orĥestrestro en opereta trupo.

En Julio 1888 li aligis konkurson por unu-akta opero anoncita de la muzika eldonejo Sonzogno. Mascagni partoprenis elektante kiel temon la novelon "Cavalleria Rusticana" fare de Giovanni Verga kaj kiel libretistojn la livornajn amikojn Giovanni Targioni-Tozzetti (1863-1934) kaj Guido Menasci (1867-1925).

En 1890 Cavalleria Rusticana venkis la konkurson (inter 73 partoprenantoj) kaj la 17-a de Majo debutis ĉe la roma teatro "Costanzi" sukcesege: ekde tiam la sukceso ripetiĝis ĉiam kaj ĉie, kie la opero estis prezentita. La sekvanta jaro 1891 alia opero debutis sukcese ĉe la sama roma teatro: "L'amico Fritz".

Poste la aŭtoro ekkunlaboris kun Luigi Illica por la verkado de Iris, mendita de la muzikeldonisto Ricordi kaj al alia projekto Le Maschere por la eldonejo Sonzogno. La komponisto intertempe daŭrigis sian laboron kiel orkestrestro direktante, inter aliaj, ses koncertojn ĉe la fama teatro la "Scala" kaj sian propran komponon Al Giacomo Leopardi.

En novembro 1898 denove ĉe la "Costanzi" debutis "Iris" direktita de Mascagni mem.

Ekde 1899 ĝis 1900 li vojaĝis al Sankt-Peterburgo, Vieno kaj Usono. Post la nesukcesa debuto de "Le Maschere", kiu debutis samtempe en kvin malsamaj urboj (Romo, Milano, Venecio, Torino, Ĝenovo, Verono) la komponisto iris al Vieno invitita de Gustav Mahler kie, en la Imperiestra Teatro, direktoris la Requiem de Giuseppe Verdi por memori la ĵus forpasintan komponiston.

Aliajn landojn li vojaĝis en Eŭropo kaj Usono ĝis en 1903 li surprenis la estran oficon de la Nacia Roma Muzika Lernejo al kiu li flankigis, ekde 1909, la artan direktadon de la teatro Costanzi. Malgraŭ tiu duobla ofico li daŭrigis sian laboran vojaĝadon kaj sian rondiron de multaj monatoj en suda ameriko.

En 1927 Mascagni reprezentis Italion dum la solenaxoj por la morto de Ludwig van Beethoven en Vieno. Du jarojn poste en 1929 li ricevis la prestiĝan premion de la jus inaŭgurita Reĝa Itala Akademio (kune kun aliaj eminentuloj kiel Luigi Pirandello, Guglielmo Marconi, Gabriele D'Annunzio, Enrico Fermi).

La 16-a de januaro ludigis ĉe la teatro "La Scala" la lastan operon de la componisto: Nerone laŭ la libreto de Targioni-Tozzetti.

En 1941 okaze de la kvina jardeko de sia ĉefverko "Cavalleria Rusticana" la opero estis surdiskigita. La sekvan jaron li direktis la celebraĵojn por la kvina jardeko de "l' Amico Fritz" al kiu ĉeestis la fama mascagn-a tenoro Ferruccio Tagliavini. Inter 1943 kaj 1944 Mascagni ĉesis sian karieron kiel direktoro de la teatro "Costanzi".

Pietro Mascagni mortis en sia hotelĉambro ĉe la Plaza hotelo en Romo (lia fiksa logejo ekde 1927).