Kyrie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kyrie (vokativo, do titolformo, de la greka κύριος, „sinjoro“; en la tiutempa greka kírië prononcata) estas la unua vorto de mallonga plejofte triparta litanio, kiu komencigas la samrestantajn partojn (Ordinarium Missae) de la meso. La voko devenas el la liturgio de la grekparola ortodoksismo - tie kontraŭparolo de la komunumo en la grandaj litanioj (porpetoj) - kaj estis transprenita ĉ. 500 netradukite en la roman kaj aliajn okcidentajn liturgiojn.

Kyrie 16

Kýrie eléison (malnovgreke Κύριε ἐλέησον, novgreke Κύριε ελέησον, „Sinjoron, kompatu“), estis en antaŭkristana tempo kutima omaĝovoko al dioj kaj regantoj. La judoj en la greklingva diasporo rilatigis la Kyrios-titolon sur la dio izraelia (kiel traduko de „adonaj“, komparu Jehovo), kaj en la frua kristanismo ĝi iĝis centra moŝtonomo de Jesuo.

La Kyrie-litanio estas triobla (aŭ sesobla aŭ naŭobla) alvokado de Kristo komence de la diservo de la komunumo, kiu kunvenis sub lia nomo. Tamen dum jarcentoj ĝi ankaŭ estis interpretita kiel trinunue kiel alvoko de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta spirito (komparo Kyrie-kantoj de la reformaciepoko).

Grandaj Kyrie-muzikigoj komencigas la meskomponaĵojn de ĉiuj epokoj.

Kýrie eléison. Christé eléison. Kýrie eléison.
Sinjoron, kompatu. Kriston, kompatu. Sinjoron, kompatu.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Gloria, Credo, Sanctus, Agnus Dei, Proprium