Havro
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 5 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Havro, france Le Havre [le avr], estas unu el la ĉefaj francaj komerchavenoj. Ĝi kuŝas surborde de Seine-rivera elfluejo. Ĝia nomo signifis origine "Le Hâvre de Grâce" (la Dikompata ŝirmejo). Fondis ĝin en jaro 1517 reĝo Francisko la 1-a de Francio, cele anstataŭigi Honfleur-on kaj Harfleur-on.
- Koordinatoj: 49°30′N 0°08′O / 49.5°N, 0.133°OKoordinatoj: 49°30′N 0°08′O / 49.5°N, 0.133°O
- Loĝantoj: 177 259 (2005)
La urbo estis tute detruita fine de la dua mondmilito kaj rekonstruita tute laŭ la moderna stilo (iom sobrega) de la jaroj 1950. Ĝi ankaŭ posedas katedralon laŭ tiu stilo.
Ĝi estas urbo kie Emile Gasse loĝis.
Naskitoj de la urbo [redakti]
- Georges de Scudéry (1601-1667),
- Madeleine de Scudéry (1607-1701),
- Raoul Dufy (1877-1953) (pentristo)
- Julio Durando (1880-1926) sindikatisto
- René COTY (1882-1962), Prezidento de la franca respubliko (1954-1959)
- Arthur Honegger (1892-1955), komponisto
- Jean Dubuffet (1901-1985), artisto
- Raymond Queneau (1903-1976), poeto kaj enciklopediisto.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Oficiala retejo (france)
Businesses and craftsmen (france)

