Rekviemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rekviemo estas diservo por mortintoj (lat.: missa pro defunctis). La nocio signifas kaj la liturgion de la diservo ĉe funebrosolenaĵo de la katolika eklezio kaj ankaŭ eklezimuzika komponaĵo por la memorigo pri mortintoj. Ĝi deduktiĝas de la unua vorto de la enkonduko Requiem aeternam dona eis, Domine („Eternan Silenton donu al ili, Sinjoro“).

La rekviemo en la katolika liturgio[redakti | redakti fonton]

La proprio de la rekviemo estis difinita sekve de la Koncilio de Trento (1545) kaj malmulte ŝanĝita per la katolika konstitucio Sacrosanctum Concilium de la Dua Vatikana Koncilio. La liturgia sinsekvo de rekviemo similas al tiu de la meso dum labortagoj en pentotempoj (advento, karesmo). Mankas la gloria, antaŭvidata por ĝojaj kaj solenaj okazoj, kaj la kredo de la dimanĉoj kaj festoj. La Haleluja estas anstataŭata per trakto, al kiu pli frue aliĝis la sekvenco dies irae. Nuntempe dies irae ne plu estas ero de la rekviemo, tamen ankoraŭ rajtas esti kantata.

La sinsekvo de rekviemo ekster la karesmo nun aspektas jene:

Ankaŭ en la teksto de la Agnus Dei antaŭ la liturgia reformo de 1970 oni faris ŝanĝon kompare kun la normala proprio. Anstataŭ la dufojan miserere nobis kaj la dona nobis pacem oni kantis en la rekviemo trifoje Agnus Dei, qui tollis peccata mundi, dona eis requiem, je la tria fojo oni aldonis konfirme en ĉi tiu linio sempiternam. Argumentita estis ĉi tiu variigo per la ideo, ke la gracefiko de la rekviemo alvenu nure al la mortintoj, pro kio la preĝo ne sin dediĉas al la preĝantoj mem („Kompatu nin“), sed al la mortintoj („Donu al ili“). Ankaŭ aliaj devioj (ekz. la forfalo de la fina beno) estis tiamaniere argumentita. Nuntempe oni kantas la Agnus Dei ankaŭ en rekviemo en la kutima versio.

En la enira sekvenco Requiem aeternam dona eis, Domine esprimiĝas la intencita karaktero de la rekviemo, la petego de la ankoraŭ vivantaj por la animsavo de la mortintoj. Kiel unua peco de la muzika proprio la Introitus plejofte estis muzikigita far la komponistoj, male al la sekvenco, kiu pro variaj kaŭzoj (tempo, amplekso) foje estas mallongigata aŭ komplete forfalas.

Originala teksto (latina) Tradukita teksto

Introitus
Requiem aeternam dona eis, Domine:
et lux perpetua luceat eis.
Te decet hymnus, Deus, in Sion,
et tibi redetur votum in Jerusalem:
exaudi orationem meam,
ad te omnis caro veniet.
Requiem aeternam dona eis Domine …


Sinjoro, donu al ili eternan ripozon,
kaj la eterna lumo lumu al ili.
Al vi decas laŭdo, Sinjoro, sur Siono,
Al vi oni plenumas votojn en Jerusalemo.
Elaŭdu mian preĝon;
al vi venas ĉiu karno.
Sinjoro, donu al ili eternan ripozon …

La rekviemo en la muziko[redakti | redakti fonton]

Manskribaĵo de rekviemo KV 626 de Wolfgang Amadeus Mozart: Komenco de la Dies Irae

En malnovaj komponaĵoj pri rekviemo la apartenaj neakompanataj kaj unuvoĉaj gregoriaj ĉantoj estas la bazo de la komponaĵo, ekz. ankaŭ ĉe Alessandro Scarlatti kaj eĉ Wolfgang Amadeus Mozart (citado de la tonus peregrinus en la unua movimento (Requiem aeternam) pri la teksto Te decet Hymnus deus in Sion (sopransoloo). La rekviemo de Maurice Duruflé baziĝas sur gregoriaj melodioj.

Kutime tradiciaj rekviemaj muzikigoj konsistas el jena tradicia movimenta sinsekvo:

La sekvenco ofte estas subdividata en plurajn movimentojn.

Kiel apartaĵo de la franca rito estas aldonata Pie Jesu (lasta duonverso de Dies Irae) kiel memstara movimento (antaŭ Agnus Dei aŭ inter Sanctus kaj Benedictus), parte ellasante la sekvencon (ekz. Gabriel Fauré, Maurice Duruflé, sed ankaŭ – kvankam ne franco – John Rutter), parte aldone (ekz. Marc-Antoine Charpentier), per kio la teksto estas dufoje muzikigita).

Originala teksto (latina) Tradukita teksto

Pie Jesu
Pie Jesu, Domine
dona eis requiem,
requiem sempiternam.


Bona Jesuo, Sinjoro,
donu al ili ripozon,
eternan ripozon.

Multaj komponistoj, ĉefe Giuseppe Verdi, krome muzikigis la responsorion Libera me el la liturgio de la eklezia entombiga solenaĵo kiel parto de la ekzekvoj.

Originala teksto (latina) Tradukita teksto

Libera me
Libera me, Domine, de morte aeterna,
in die illa tremenda,
quando coeli movendi sunt et terra,
dum veneris judicare saeculum per ignem.
Tremens factus sum ego, et timeo,
dum discussio venerit, atque ventura ira.
Dies illa, dies irae,
calamitatis et miseriae,
dies magna et amara valde.
Dum veneris judicare saeculum per ignem.
Requiem aeternam dona eis, Domine,
et lŭ perpetua luceat eis.


Savu min, Sinjoro, de la eterna morto
je tiu tago de teruro,
kiam ĉielo kaj tero ŝanceliĝas,
ĉar vi venos juĝi la mondon per fajro.
Tremado venas sur min kaj timo,
ĉar proksimiĝas la bilancado kaj la minaca kolero.
Ho tiu tago, tago de kolero,
de malfeliĉego, de mizero,
ho tago, tiel granda kaj tiel amara,
ĉar vi venos juĝi la mondon per fajro.
Sinjoro, donu al ili la eternan silenton,
kaj la eterna lumo lumu al ili.

Multaj komponistoj muzikigis je la fino, ankaŭ el la ekzekvoj, la himnon In paradisum.

Rekviemo-muzikigoj[redakti | redakti fonton]

Dum kiam en la epoko de viena klasikismo la rekviemo nepre havis la funkcion de muzika akompano de la diservo (ekz. ĉe Mozart, Joseph Martin Kraus, François-Joseph Gossec, Michael Haydn, Luigi Cherubini), la muzikigo komencis pli kaj pli malligiĝi de ekleziaj ligoj. Jam la monumenta grandensembla rekviemo de Hector Berlioz estas koncipita prefere por la koncertejo. Laŭ ĉi tiu tradicio kompreniĝas ankaŭ analogaj komponaĵoj de Louis Théodore Gouvy, Antonín Dvořák, Giuseppe Verdi kaj Charles Villiers Stanford, en kiuj la orkestro transprenas pli kaj pli gravan rolon. Troviĝas tamen ankaŭ pli malgrande okupitaj verkoj el ĉi tiu tempo, kiu ankoraŭ celas la uzadon en preĝejo, ekz. de Anton Bruckner, Franz Liszt, Camille Saint-Saëns kaj Josef Gabriel Rheinberger. Perante inter ĉi tiuj polusoj staras Felix Draeseke, kiu kreis kaj po unu simfonian kaj ankaŭ akapelan rekviemojn.

La Germana rekviemo de la protestanto Johannes Brahms uzas libere elektitajn tekstojn el la lutera biblio, ne el la katolika liturgio. Ekde la epoko de la malfruromantismo la nombro de rekviemkomponaĵoj ŝrumpas konsiderinde. La graveco de la teksto cedas je multaj muzikigoj favore al la pli kaj pli simfonia traktado de granda orkestrado, ekz. ĉe Max Reger kaj Richard Wetz. Ĉi tiuj verkoj estas nure koncipitaj kiel koncertmuziko kaj estas ankaŭ nur uzeblaj kiel tia. Aliaj akcentas la tekston kaj denove donas al siaj verkoj liturgian karakteron (ekz. Gabriel Fauré kaj Maurice Duruflé, kiuj ambaŭ ellasas Dies Irae).

En la moderna muziko ekde ĉ. 1950 la rekviemo kiel muzikĝenro ludas nur submetitan rolon. Tamen ankaŭ tiuepoke komponistoj skribis elstarajn verkojn, ekz. Benjamin Britten, kiu en sia arbitreca muzikigo kombinas la liturgian tekston kun poemoj de la angla poeto Wilfred Owen. Pluajn gravajn komponaĵojn kreis post la dua mondmilito i.a. Boris Blacher, György Ligeti, John Rutter, Sofia GubaidulinaKrzysztof Penderecki. Pli kaj pli aperas komponaĵoj sen teksto kun la titolo Rekviemo, kiel tiu de Hans Werner Henze, kiu estas verkita laŭforme de naŭ sakralaj konĉertoj por solopiano, konĉerta trumpeto kaj granda ĉambrorkestro.

Listo de gravaj muzikigoj de rekviemo[redakti | redakti fonton]

Muzikigoj de la latina rekviemteksto[redakti | redakti fonton]

Muzikigoj de la latina rekviemteksto kaj aliaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Muzikigoj de aliaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Biblio[redakti | redakti fonton]

Friedich Hebbel[redakti | redakti fonton]

Aliaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Sentekstaj muzikigoj[redakti | redakti fonton]

  • Sinfonia da Requiem op. 20 (Britten)
  • Rekviemo (1990-1992), 9 sakralaj konĉertoj por piano sola, konĉerta trumpeto kaj granda ĉambrorkestro Hans Werner Henze
  • Rekviemo-transformigoj. Prologo al rekvviemo de Wolfgang Amadeus Mozart für Orchester (1992) de Wolfram Graf
  • Die vier letzten Dinge (Quasi una Sinfonia da Requiem) de Horst Lohse (1996/97) por orgeno kaj granda orkestro
  • Pianokonĉerto n-o 2 (Requiem) (Meynaud)
  • Rekviemo por fagoto kaj arĉorkestro, op.63 (2001) von Hanno Haag
  • A Requiem in Our Time, por latunblova ensemlbo (Rautavaara)

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]