Max Reger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Max Reger

Max Reger (* 19-a de marto 1873 en Brand; † 11-a de majo 1916 en Lepsiko; fakte Johann Baptist Joseph Maximilian Reger) estis germana komponisto, pianisto, orgenisto kaj dirigento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Max Reger dum sonregistrado sur la Welte-orgeno

Reger naskiĝis 1873 en Brand en la Oberpfalz (Bavario) kaj alkresis en la proksima urbo Weiden. Li jam junaĝa ricevis muzikan instruon. Post studadoj je la fama muzikteoriisto Hugo Riemann ĉe la konservatorioj en Sondershausen kaj Wiesbaden Reger suferis sekve de sia militservo kaj profesiaj malsukcesojn nervan kaj psikan kolapson kaj revenis en 1898 al la gepatra hejmo. Tie la muzika agado de Reger ege kreskis. En 1901 li transloĝiĝis al Munkeno, kie li ekspektis pli muzikan inspiradon ol en Supra Palatinato.


En 1902 Reger edziĝis kun la divorciĝinta protestantino Elsa von Bercken, kio sekvigis lian ekskomunikon el la romkatolika eklezio. La geedziĝo okazis la 7-an de decembro 1902 en Bad Boll. Kiel komponisto same kiel pianisto Reger tiutempe estis ege produktiva. En 1905 li sukcedis Rheinberger ĉe la Akademio de Tonarto, sed li demisiis jam post unu jaro pro malkonsentoj kun la plejparte konservema instruistaro. Al liaj lernantoj apartenis i.a. Joseph Haas, Johanna Senfter, Botho Sigwart zu Eulenburg, Hermann Keller, Hermann Grabner samkiel la posta filmkomponisto Willy Schmidt-Gentner.

Loĝdomo de Reger en Meiningen

Dum koncertorestado en Karlsruhe Reger en 1907 estis vokita kiel universitata muzikdirektoro kaj profesoro ĉe la Reĝa Konservatorio en Lepsiko; koncertadon kaj komponadon li daŭrigis. Dum kiam li jam en 1908 rezignis la postenon de universitata muzikdirektoro, en 1911 li anstataŭe transprenis la postenon de kortega kapelmajstro en Meiningen, kiun li post apopleksio rezignis komence de 1914. La intensivan koncertadon kaj komponadon li ankaŭ daŭrigis, kiam li estis transloĝiĝinta en 1915 al Jena, ekde kie li unufojon semajne veturis pro sia instruado al Lepsiko. Dum sia lasta vojaĝo tia Reger mortis en 1916 pro koromisfunkcio. La urno de Reger en 1930 estis translokita ekde Jena sur la Arbara Tombejo de Munkeno.

Verkaro kaj postefiko[redakti | redakti fonton]

Reger famiĝis precipe pro siaj komponaĵoj por la orgeno, per kiuj li pluevoluigis la barokajn ĝenrojn ĥoralpreludo, fantazio kaj fugo samkiel pasakaljo. Aparte menciindas la aŭdacaj ĥoralfantazioj. Ankaŭ en la sferoj de la ĉambromuziko (i.a. verkoj por arĉinstrumentoj solaj), kanto, ĥoro- kaj orkestromuziko Reger faris elstaran.

Reger longdaŭre efikis sur la Dua Viena Skolo, kaj en la 1930-aj jaroj li estis la plej ofte interpretita siatempa komponisto en la germanlingvaj landoj. La Reger-disĉiplo Paul Hindemith nomis Reger kiel „la lasta giganto en la muziko; sen li mi ne estus pensebla!“. La 15-jara Sergej Prokofjev sidis en la publiko, kiam Reger en 1906 koncertis en Sankt- Peterburgo (Reger direktis sian serenadon G-maĵoro op. 95) kaj komunikis jarojn poste, ke li estis fascinita pro la efiko de ĉi tiu verko.

monumento en Meiningen

La efiko de Reger antaŭ ĉio sur la komponaj samtempuloj tamen ne estis sendisputa (Igor Stravinski trovis lian muzikon same forpuŝa kiel la eksteraĵo de la komponisto [informo el „Melos. Jahrbuch für zeitgenössische Musik“]).

La komponaĵoj de Regers estas, ankaŭ laŭ li mem, malfacila, kaj por la interpretantoj kaj ankaŭ por la aŭskultantoj. Precipe la verkoj el la meza krea periodo distingiĝas per ekstrema pliampleksigo de la tonaleco – ekz. en la „simfonia fantazio kaj fugo“ op.57 por orgeno aŭ en la „violonsonato C-maĵoro“ op. 72 –, neniam antaŭe atingita.

La variaciaj verkoj de Reger apartenas krom tiuj de Bach, Beethoven kaj Brahms al la plej gravaj de ĉi tiu ĝenro, kaj sur la kampo de la kontrapunkto Reger kreis per la „kromatika polifonio“ nekompareblan. Li estas grava aŭtoro de fugoj kaj aliaj polifoniaj ĝenroj.

Dum siaj lastaj kreojaroj Reger klopodis plifaciligi la komponaĵojn favore al plejebla klareco kaj subtileco. La eksperimentema fazo de Reger estis finiĝinta, kaj Reger deklaris sian personan stilon nun kiel „libera stilo de Jena“ (Reger sekvis vokon al Lepsiko kiel universitata muzikdirektoro kaj loĝis ekde 1915 en Jena). Dum ĉi tiu kreofazo naskiĝas la plej famaj verkoj kiel ekz. la „Mozart-variacioj“ op.132, en kiuj li utiligas la faman, jam de Mozart mem variitan temon el la pianosonato A-Dur KV 331, aŭ ankaŭ la „klarmetkvinteto A-maĵoro“ op.146, lia lasta verko.

La gravecon de Reger oni pridisputis. Neniigan juĝon pri la kreitaĵo de Reger vortigis lia iama kompozicia instruisto Hugo Riemann (aperinte en „Gesammelte Aufsätze zur Ästhetik, Theorie und Geschichte der Musik“). La fakto, aktivi kiel komponisto de la jarcenta ŝanĝo inter la lasta simfonio de Mahler kaj „Le Sacre de Printemps“ de Stravinski, sekvigis, ke al vasta publiko dum longa tempo la verkaro de Reger ne estis konata. I.a. dankendas al la Max-Reger-Instituto en Karlsruhe kaj la Max-Reger-Tagoj, ke la verkaro de Reger denove estas prezentata en la koncertejoj. Reger mem prognozis: „Post kelkaj jaroj oni nomos min reakcia kaj forĵetos min rubaĵen, sed mia tempo...“.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Orgenverkoj kun verknumero[redakti | redakti fonton]

  • Drei Orgelstücke op. 7 (1892):
    • preludo kaj fugo C-maĵoro
    • fantazio pri 'Te Deum laudamus'
    • fugo d-minoro
  • Suite e-minoro op. 16 "Den Manen Bachs" (1895):
    • enkonduko kaj fugo
    • Adagio assai
    • Intermezzo
    • trio
    • pasakaljo
  • ĥoralfantazio pri 'Ein feste Burg ist unser Gott' op. 27 (1898)
  • fantazio kaj fugo c-minoro op. 29 (1898)
  • ĥoralfantazio pri 'Freu dich sehr, o meine Seele' op. 30 (1898)
  • unua sonato f# minoro op. 33 (1899)
  • du ĥoralfantazioj op. 40 (1899):
    • No 1 Wie schön leucht' uns der Morgenstern
    • No 2 Straf' mich nicht in deinem Zorn
  • fantazio kaj fugo pri BACH op. 46 (1900)
  • ses orgentrioj op. 47 (1900):
    • Canon
    • Gigue
    • Canzonetta
    • Scherzo
    • Siciliano
    • Fuge
  • tri ĥoralfantazioj op. 52 (1900):
    • Nr. 1 Alle Menschen müssen sterben
    • Nr. 2 Wachet auf, ruft uns die Stimme
    • Nr. 3 Halleluja, Gott zu loben
  • kvin facilaj preludoj kajfugoj op. 56 (1901)
  • simfonia fantazio kaj fugo op. 57 (1901)
  • 'dekdu pecoj op. 59 (1901)
    • preludo
    • Pastorale
    • Intermezzo
    • kanono
    • tokato
    • fugo
    • Kyrie Eleison
    • Gloria in excelsis
    • Benedictus
    • kapriĉo
    • melodio
    • Te Deum
  • dua sonato d-minoro op. 60 (1901):
    • improvizaĵo
    • Invocation
    • enkonduko kaj fugo
  • monologoj op. 63 (1901/1902)
  • dekdu pecoj op. 65 (1902)
  • 52 leicht ausführbare Choralvorspiele für die Orgel zu den gebräuchlichsten evangelischen Chorälen op. 67 (1902)
  • dek pecoj op. 69 (1903):
    • preludo e-minoro
    • fugo e-minoro
    • Basso ostinato e-minoro
    • Moment musical D-maĵoro
    • kapriĉo d-minoro
    • tokato D-maĵoro
    • fugo D-maĵoro
    • romanco g-minoro
    • preludo a-minoro
    • fugo a-minoro
  • variacioj kaj fugo pri originala temo f# minoro op. 73 (1903)
  • dektri ĥoralpreludoj op. 79b (1901-1903)
  • dekdu pecoj op. 80 (1904):
    • Präludium e-minoro
    • Fughetta e-minoro
    • kanzoneto g-minoro
    • Gigue d-minoro
    • Ave Maria Db bemola maĵoro
    • Intermezzo g-minoro
    • skerco f# minoro
    • romanco a-minoro
    • perpetuum mobile f-minoro
    • intermezzo D-maĵoro
    • tokato a-minoro
    • fugo a-minoro
  • kvar preludoj kaj fugoj op. 85 (1904)
  • dua suito g-minoro op. 92 (1905):
    • preludo
    • fugo
    • intermezzo
    • basso ostinato
    • romanco
    • tokato
    • fugo
  • enkonduko, pasakaljo kaj fugo e-minoro op. 127 (1913)
  • 'naŭ pecoj por orgeno op. 129 (1913):
    • tokato d-minoro
    • fugo d-minoro
    • kanono e-minoro
    • melodio B# maĵoro
    • Capriccio g-minoro
    • Basso ostinato g-minoro
    • Intermezzo f-minoro
    • preludo b-minoro
    • fugo b-minoro
  • tridek etaj ĥoralpreludoj op. 135a (1914)
  • fantazio kaj fugo d-minoro op. 135b (1916)
  • sep orgenaĵoj op. 145 (1915/1916):
    • Trauerode
    • Dankpsalm
    • Weihnachten
    • Passion
    • Ostern
    • Pfingsten
    • Siegesfeier

Orgenverkoj sen verknumero[redakti | redakti fonton]

  • enkonduko kaj pasakaljo d-minoro (1899)
  • orgenpreludo c-minoro (1900)
  • variacioj kaj fugo pri 'Heil, unserm König Heil' ('Heil dir im Siegerkranz') (1901)
  • preludo kaj fugo d-Moll (1902)
  • Schule des Triospiels. J. S. Bachs zweistimmige Inventionen, für die Orgel bearbeitet von Max Reger und Karl Straube (1903)
  • Romanze a-Moll für Harmonium, Orgelfassung vom Komponisten (1904)
  • Präludium und Fuge gis-Moll (1906)
  • Präludium und Fuge fis-Moll (1912)
  • Choralvorspiele:
    • O Traurigkeit, o Herzeleid (1893)
    • Komm, süßer Tod (1894)
    • Wer weiß, wie nahe mir mein Ende (1900)
    • Christ ist erstanden von dem Tod (1901?)
    • O Haupt voll Blut und Wunden (1904?)
    • Es kommt ein Schiff geladen (1905)
    • Wie schön leucht' uns der Morgenstern (1908?)

Orkestroverkoj[redakti | redakti fonton]

  • simfonieto A-maĵoro op.90 (1905)
  • serenado G-maĵoro op.95 (1906)
  • variacioj kaj fugo pri temo (el la melodramo "Der Ärndtekranz") de Johann Adam Hiller op.100 (1907)
  • simfonia prologo al tragedio op.108 (1908)
  • komedio-uverturo op.120 (1911)
  • konĉerto malnovstila F-maĵoro op.123 (1912)
  • romantika suito (laŭ Eichendorff) op.125 (1912)
  • kvar sonpoemoj laŭ A. Böcklin op.128 (1913), en tiu la N°3: Die Toteninsel
  • baletsuito op.130 (1913)
  • Variacioj kaj fugo pri temo de Mozart op.132 (1914)
  • Eine vaterländische Ouvertüre op.140 (1914)
  • Symphoniesatz d-Moll (1889)
  • Symphoniesatz d-Moll (1890)
  • lirika andanto (Liebestraum) por arĉorkestro (1898)
  • Variacioj kaj fugo pri temo de Beethoven, propra orkestoroaranĝaĵo de op.86 (1915)
  • malnovstila suito, propra orkestoroaranĝaĵo de op.93 (1916)

Verkoj por soloinstrumento kun orkestro[redakti | redakti fonton]

  • Du ronmancoj por violono kaj malgranda orkestro op. 50 (1900)
  • violonkonĉerto A-maĵoro op. 101 (1908)
  • piankonĉerto f-minoro op. 114 (1910)
  • rapsodio por violono kaj orkestro op. 147 (1916, fragmento, kompletigita de Florizel von Reuter)
  • skerceto por arĉorkestro kaj korno (1899)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • 6 arĉkvartetoj d-minoro op. und g-minoro op. 54/1, A-maĵoro op. 54/2, d-minoro op. 74, E bemola maĵoro op. 109 kaj f diesa minoro op. 121 (1889–1911)
  • arĉseksteto F-maĵoro op. 118 (1910)
  • 2 arĉtrioj a-minoro op. 77b kaj d-minoro op. 141b (1904 resp. 1915)
  • klarnetokvinteto A-maĵoro op. 146 (1916)
  • 2 klarnetokvintetoj c-minoro sen op. kaj c-minoro op. 64 (1898 resp. 1902)
  • 2 klarnetokvintetoj d-minoro op. 113 kaj a-minoro op. 133 (1910 resp. 1914)
  • 2 piantrioj b-minoro op. 2 kaj e-minoro op. 102 (1891 resp. 1908)
  • 9 violonsonatoj d-minoro op. 1, D- maĵoro op. 3, A-Dur op. 41, C-Dur op. 72, f diesa minoro op. 84, d-minoro op. 103b/1, A-maĵoro op. 103b/2, e-minoro op. 122 kaj c-minoro op. 139 (1891–1915)
  • 4 violonĉelaj sonatoj f-minoro op. 5, g-minoro op. 28, F-Dur op. 78 kaj a-minoro op. 116 (1892–1910)
  • 3 Klarinettensonaten A bemola maĵoro op. 49/1, f diesa minoro op. 49/2 kaj B bemola maĵoro op. 107 (1900 resp. 1909)
  • Diversaj verkoj por violono, vjolo kaj suitoj por violonĉelo sola op. 42, 91, 117, 131

Pianomuziko[redakti | redakti fonton]

  • Variacioj kaj fugo pri temo de Johann Sebastian Bach op. 81 (1904)
  • Variacioj kaj fugo pri temo de Ludwig van Beethoven op. 86 por 2 pianoj (1904)
  • Aus meinem Tagebuch op. 82 (1904-12, 4 kajeroj)
  • enkonduko, pasakaljo kaj fugo op. 96 por 2 pianoj (1906)
  • Variacioj kaj fugo pri temo de Georg Philipp Telemann op. 134 (1914)
  • Träume am Kamin op. 143 (1915)
  • 4 Sonatinoj por piano
  • nombraj pluaj etaj pianaĵoj

Registraĵoj por Welte-Mignon[redakti | redakti fonton]

La 8-an de decembro 1905 spielte Reger ludregistris por la firmao M. Welte & Söhne el Freiburg, produktanto de la reproduktopiano Welte-Mignon, dek proprajn komponaĵojn sur pianorulo:

  • Silhouette D-maĵoro Op. 53, 2
  • Silhouette Fis-maĵoro Op. 53, 3
  • Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 3, Andante sostenuto
  • Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 5, Moderato
  • Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 6, Sostenuto
  • Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 10, Andante innocente
  • Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 11, Sostenuto ed espressivo
  • Humoresque g-minoro Op. 20, 5 el "Fünf Humoresken für Klavier"
  • Intermezzo g-minoro Op. 45, 5 el "Sechs Intermezzi für Klavier"

En 1913 Reger ludregistris ankaŭ 15 pecojn por la filharmonia-orgeno de Welte.

Voĉkantaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hymne an den Gesang (Steiner) op. 21 (1898)
  • Gesang der Verklärten (Busse) op. 71 (1903)
  • Der 100. Psalm op. 106 (1908/09)
  • Die Nonnen (Boelitz) op. 112 (1909)
  • Die Weihe der Nacht (Hebbel) op. 119 (1911) por aldo, virĥoro kaj orkestro
  • An die Hoffnung (Hölderlin) op. 124 (1912) por aldo kaj orkestro
  • Römischer Triumphgesang (Lingg) op. 126 (1912)
  • Hymnus der Liebe (Jacobowski) op. 136 (1914) por baritono kaj orkestro
  • Der Einsiedler (Eichendorff) kaj Requiem (Hebbel) op. 144 (1915) por kantvoĉo, ĥoro kaj orkestro
  • Requiem por solistoj, Chor kaj orkestro, fragmento (1915)
  • Kvar ĥoralkantatoj:
    • I. Vom Himmel hoch da komm ich her. ĥoralkantato je Kristnasko (1903)
    • II. O wie selig seid ihr doch, ihr Frommen. ĥoralkantato je mortsolenaĵo (1903)
    • III. O Haupt voll Blut und Wunden. ĥoralkantato je Sankta Vendredo (1904)
    • IV. Meinen Jesum lass ich nicht. ĥoralkantato (1906)
  • A-cappella-Chöre, inter ili
    • Geistliche Gesänge op. 110 kaj 138
    • O Maria, sei gegrüsst (dt. Ave Maria), op. 61 n°6
  • pli ol 250 piankantoj, i.a. pri tekstoj de Christian Morgenstern, Stefan Zweig, Richard Dehmel, Gabriele D'Annunzio.

Eldono[redakti | redakti fonton]

  • Sämtliche Werke, 38 Bände (1954–86).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Rabich, Regerlieder. Studie, Beyer und Mann, Langensalza 1914
  • Briefe eines deutschen Meisters. Ein Lebensbild, hrsg. Else von Hase-Koehler. Leipzig 1928
  • Prof. Dr. Fritz Stein, Max Reger - sein Leben in Bildern, Bibliograph. Institut Leipzig
  • Lotte Taube, Max Regers Meisterjahre, Edition Bote und G. Bock, Berlin W8 1941
  • Max Reger in seinen Konzerten, hrsg. O. und I. Schreiber, 3 Bde. Bonn 1981
  • Max Reger am Wendepunkt zur Moderne, Ein Bildband mit Dokumenten aus den Beständen des Max-Reger-Instituts, hg. von Susanne Popp und Susanne Shigihara, Bonn 1987, ISBN 3-416-02051-0
  • Martin Weyer, Die Orgelwerke Max Regers. Wilhelmshaven 1989, ISBN 3-7959-0528-1
  • Rainer Cadenbach, Max Reger und seine Zeit. Laaber 1991, ISBN 3-89007-140-6
  • Reger-Studien, hrsg. Susanne Shigihara. Wiesbaden 1993
  • Die Orgelwelt Max Regers, Hermann J. Busch (in: Hermann J. Busch (Hg.): Zur Interpretation der Orgelmusik Max Regers (Überarbeitete und aktualisierte Neuauflage). Berlin 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Projekto kaj societoj[redakti | redakti fonton]