Arnold Böcklin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold Böcklin
Persona informo
Aliaj nomoj Bocklin, Arnold
Naskiĝo 16-an de oktobro 1827 (1827-10-16)
en Bazelo
Morto 16-an de januaro 1901 (1901-01-16) (73-jaraĝa)
en Fiesole
Tombo Cimitero Evangelico agli Allori
Lingvoj germanaitala
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf
Familio
Frat(in)o Böcklins Bruder
Edz(in)o Angela Pascucci
Infanoj Arnold Böcklin the Younger • Maria Böcklin • Chiara Böcklin • Carlo Böcklin • Hans Böcklin
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • universitata instruisto • desegnisto • dezajnisto
Verkoj Faun whistling to a Blackbird
Memportreto
Insulo de Mortintoj
vdr

Arnold BÖCKLIN (n. la 16-an de oktobro 1827 en Bazelo - m. la 16-an de januaro 1901 en San Domenico) estis svisa-germana pentristo, desegnisto, grafikisto kaj skulptisto.

Memportreto

Inter 1845 kaj 1847, li studadis en la Belarta Akademio de Düsseldorf, kaj sekve entreprenis artvojaĝon al Svislando, Nederlando kaj Francio. Li laboris en Romo inter 1850 kaj 1857, kaj fariĝis profesoro en la Belarta Akademio de Weimar inter 1860 kaj 1862.

Lia plej fama pentraĵo estas La Insulo de la Mortintoj. Ankaŭ rimarkeblas lia Memportreto kun Morto ludante Violonon (1872). Kune kun Ferdinand Hodler, Max Klinger kaj Lovis Corinth, li estis unu el la ĉefaj membroj de germana simbolismo, kiu en la dua duono de la 19-a jarcento kontraŭis tradician akademismon kaj naturalismon.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]