Marc-Antoine Charpentier

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marc-Antoine CHARPENTIER [mark-antŭan ŝarpantje], (ĉirkaŭ 1640 - 1704) estas franca muzikisto naskita en Parizo. Unue studento de Giacomo Carissimi, li fariĝis kapelmajstro en Parizo ĉe la Kolegio de la Jezuitoj kaj poste en la Sainte-Chapelle. Li skribis dekojn da religiaj kaj liturgiaj muzikaĵoj, motetoj, oratorioj, mesmuzikaĵoj, operoj.

Unu el liaj verkoj estas aparte fama (Te Deum), ĉar ĝi servas kiel oficiala muziko de la eŭropaj televid-elsendoj "Eŭrovido".

Charpentier.jpg


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.ranum.com/pmr
Ekstera ligilo    http://www.charpentier.culture.fr